Aŭtora portalo
Stofferenblik.jpg

La Polurado-paĝo estas loko kie artikoloj kun problemoj povas esti listigataj kaj diskutataj. Iu ajn uzanto povas listi aŭ ripari artikolojn ĉi tie.

Se vi estas ĉi tie ĉar vi trovis artikolon kiu meritas flegadon, kuraĝe redaktu la paĝon mem por ripari la problemon. Se pro ia kialo ne eblas aŭ vi ne povas ripari la problemojn, vi povas peti helpon de aliaj vikipediistoj ĉi tie.

Enhavo

[redakti] Kiel marki artikolon por polurado

  1. Marku la artikolo per la ŝablono {{polurinda}}.
  2. Aldonu priskriban mesaĝon al la diskutopaĝo de la artikolo aŭ sube en la sekcio #Polurindaj artikoloj.

[redakti] Arkivo de fintraktitaj problemoj

[redakti] Polurindaj artikoloj

[redakti] Domo de Faŭst

Probable eĉ foriginda --Tonyo 23:28, 26. Feb 2010 (UTC)

[redakti] (-)ve ĉensenca ssRNA Viruso

Probable foriginda. Ĉu la titolo sencas? --Tonyo 23:31, 26. Feb 2010 (UTC)

[redakti] Dehelenigo de kristanismo, Tradiciismo

Tajperaroj, kio oftas ĉe tiu aŭtoro. Diskutema verkomaniero pere de demandoj, ekkrioj kaj konduko al la religia vero kiu malkongruas ĉe enciklopedio. Konfuzo inter religio=Biblio=kristanismo=katolikismo. Ĉe tradiciismo oni subkomprenas, ke temas pro Tradicio kaj katolikismo, kial ne faru tiun artikolon sen subkomprenoj, kvazaŭ katolikismo estas unika penso.--kani 21:33, 23. Jan 2010 (UTC).--kani 18:29, 25. Jan 2010 (UTC)

[redakti] Meksiko

Diversaj lingvaj eraroj kaj alilingvaĵoj. --Verdulo 18:47, 13. Jan 2010 (UTC)

[redakti] Konkura inteligenteco

Artikolo, ŝajne komence fuŝtradukita el la hispana, tiel plenplena je lingvaj eraroj ke grandparte ĝi estas nekomprenebla. Eĉ la nomo mem estas fuŝtradukita, ĉar la angla intelligence ĉi tie celas al informkolektado (en:Intelligence (information gathering)), ne "inteligent(ec)o". Krome, ĝi ankaŭ ne uzas normalan viki-sintakson ("Eksteraj ligoj" anstataŭ interviki). Ĉu plene reverki la artikolon, aŭ ĉu ĵeti en la rubujon? Moldur 19:54, 30. Dec 2009 (UTC)

[redakti] Libro de Ombroj

Kio estas viĉo? Kio estas koveno? Ĉu kiam oni diras ĵurnalo oni volas certe diri ĵurnalo aŭ taglibro?--kani 23:29, 28. Dec 2009 (UTC)

[redakti] Manuskriptoj de la Morta Maro

Krom aliaj detaloj oni devas kunigi Manuskriptoj de la Morta Maro kun Pergamenaro de Morta Maro kaj Skribrulaĵoj de la Morta Maro. Kiu estas la plej ĝusta esprimo?--kani 13:55, 24. Dec 2009 (UTC)

[redakti] Papa Teologia Akademio

Krom lingv- kaj tajperaroj, oni devus klarigi kial en la angla kaj itala vikipedio tiu nomo korespondas al pola institucio de Krakovo kaj ĉi tie al vatikana. Pro tio la artikolo ne havas alilingvajn ligojn.--kani 20:12, 17. Dec 2009 (UTC)

[redakti] 2007 TU24

Polurado necesa fare de persono sperta pri ŝablonoj kaj vikisintakso. --PaulP@diskkont 15:34, 9. Jun 2009 (UTC)

farita farita. CasteloBrancodiskuto 02:37, 10. Jan 2010 (UTC)

[redakti] Pomme de Terre

La artikolo estas parte polurinda, precipe en la ĉapitroj, kiuj enhavas _ ĉirkaŭ iuj ligiloj. Mi havas la impreson, ke iu kreis ĝin per helpo de aŭtzomata tradukilo. Tiajn ilojn ni evitu estonte. Kore --Tlustulimu 12:17, 7. Jun 2009 (UTC)

[redakti] Helpo:Libroj

Tiu artikolo bezonas fortan poluradon, sed ĉu tio havas sencon? Tiu servo ja ne ekzistas por Esperanto. Ĉu grandparte forkomenti la tekston? --PaulP@diskkont 17:26, 26. Maj 2009 (UTC)

[redakti] Acido

Lingve, stile kaj enhave kontrolenda de persono, kiu konas kemion. --PaulP@diskkont 19:55, 22. Maj 2009 (UTC)

[redakti] Alban Berg

Artikolo laŭdinde kaj kuraĝe verkita aŭ tradukita, sed laŭ gramatiko, kiu ne kongruas kun la esperanta. Multon mi ne vere komprenas. Kiu komprenas, eble povas poluri. – Umberto 21:14, 12. Maj 2009 (UTC)

[redakti] Joniga fona radiado

Sendube grava artikol, sed evidente maŝine tradukita. Dum unua trarigardo mi trovis (kaj espereble plibonigis) multe da korektindaĵoj, sed sendube mi pretervidis eĉ pli.

[redakti] Brazila afero Caps

Anonimulo skribis artikolon pri brazila afero CAPS, mi klopodis ŝanĝi kelkajn vortojn kaj aldoni eksteran ligilon. Sed mi ne scias la portugalan (ekz. la traduko "nukleoj" certe malĝustas, sed mi ne scias, kion la skribinto volis diri per "nukleo") Ankaŭ mankas eksteraj ligiloj kaj fontoj en la portugala versio. Kelkajn frazojn mi simple ne komprenas. Ĉu eble ia bonvolemulo povus kontroli miajn ŝanĝojn kaj esperantigi kelkajn esprimojn ? Dankon, Punktor 18:12, 19. Apr 2009 (UTC)

[redakti] Sintakso

La dua alineo, aldonita de anonimulo, bezonas iom da sintaksa polurado ... --PaulP - Disk. 20:25, 14. Apr 2009 (UTC)

[redakti] Gamo-radia krevo

Supozeble la artikolo estis maŝine tradukita el la angla. Ĝi certe estas interesa, sed havas multe da gramatikaj eraroj, falsaj amikoj kaj aliaj ecoj, kiuj igas ĝin malfacile komprenebla kaj malbona ekzemplo por aliaj aŭtoroj. – Umberto 19:48, 9. Apr 2009 (UTC)

[redakti] Espero Kristana

Mi forigis lingvajn erarojn, sed restas apenaŭ kompreneblaj frazoj. --PaulP - Disk. 19:12, 30. Mar 2009 (UTC)

[redakti] Hipokriteco

Mi forkomentis la erarplenajn partojn, ĝis kiam la aŭtoro aŭ alia vikipediisto havas la tempon por poluri ilin. --PaulP - Disk. 12:45, 28. Mar 2009 (UTC)

[redakti] Trombono

La gramatiko foje estas tiom nekutima, ke mi kiel muzika nefakulo ne komprenas la frazojn. La frazo "Ĝis ĉirkau la 18-a jarcento la trombono nomiĝis ... sakbuto esperante" estas iom stranga, ĉar en la 18-a jarcento ne ekzistis Esperanto. – Umberto 22:31, 5. Mar 2009 (UTC)

[redakti] Poŝta Muzeo en Balatonszemes

La unua frazo ("plej vizitinda", antaŭe eĉ "plej vizitenda") ne estas tre enciklopedieca, precipe pri loko, kiu ne ŝajnas havi alilingvan artikolon. Umberto 21:41, 20. Feb 2009 (UTC) Jam estas alilingva artikolo, La Esperanta versio estas pli ol 1000 bitokoj, estas pli, ol ĝermo.. --Crosstor 08:56, 30. Okt 2009 (UTC)

[redakti] Hsiungnoj

Mankas taŭgaj kategorioj, intervikiaj ligiloj kaj bona priskribo de la koncernita temo. Mi sensukcese provis retrovi la kongruan artikolon en la angla aŭ la franca. Thomas Guibal 04:48, 18. Feb 2009 (UTC)

[redakti] Listo de eksaj ŝtatoj en Eŭropo

La listo havas multegajn ruĝajn ligilojn. Multaj el la celataj artikoloj ja ekzistas, sed la listo enhavas aliajn (ofte fuŝajn) nomojn ol la ekzistantaj artikoloj. Moldur 21:52, 6. Feb 2009 (UTC)

[redakti] Ariano Suassuna

Saluton. Mi pensas, ke la artikolo Ariano Suassuna estas polrinda, ĉar ĝi ne estas enciklopedie formulita kaj formatita. Kore --Tlustulimu 14:54, 6. Feb 2009 (UTC)

[redakti] Ŝtopskatoloj por kemiindustrio

Leginte tion, oni nur povas pensi, ke ĝi polurindas. Krome la titolo iom strangas. Kore --Tlustulimu 13:30, 6. Jan 2009 (UTC)

[redakti] Antikva Armenio

Stranga paĝeto. Ĉu forigi tute? Moldur 14:22, 6. Dec 2008 (UTC)

[redakti] FidoNet

Spertulo pri Fidonet bv. rigardi tion. Estas al mi eĉ nekompreblaj frazoj en ĝi. PaulP

Kredeble jam delonge ne plu serioze polurindas. Tamen ĝi restas iusence ĝermo, kaj la strukturo nun estas provizora. --AVRS 13:49, 2. Mar 2010 (UTC)

[redakti] Konstitucio de Irano

Thomas Guibal 16:50, 13. Sep 2008 (UTC)

[redakti] Malta lingvo

La lastaj aldonoj de vikipediisto Bennigauci al la artikolo Malta lingvo estas tre malfacile kompreneblaj. Do la artikolo devas esti polurata lingve kaj stile. Kore --Tlustulimu 18:03, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Eble povas helpi al ni, ke li aldonis laŭ la angla artikolo en:Maltese language#Future. Kore --Tlustulimu 18:16, 20. Aŭg 2008 (UTC)

[redakti] Ĉesa

La informkesto en la artikolo Ĉesa enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 21:42, 12. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ĵus enmetis informkeston anstataŭ enlasi la fuŝan tabelon. Sed tamen la artikolo meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:17, 9. Sep 2008 (UTC)

[redakti] Ansotana

La informkesto en la artikolo Ansotana enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 21:42, 12. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ĵus emetis informkeston anstataŭ enlasi la fuŝan tabelon. Sed tamen la artikolo meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:14, 9. Sep 2008 (UTC)

[redakti] Aisina

La informkesto en la artikolo Aisina enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 21:42, 12. Aŭg 2008 (UTC)

La artikolo jam enhavas tradukitan version de informkesto. Sed tamen ĝi meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:11, 9. Sep 2008 (UTC)

[redakti] Aragvesina dialekto

La informkesto en la artikolo Aragvesina dialekto enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 21:42, 12. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ĵus anstataŭigis la fuŝan tabelon per informkesto. Sed tamen la artikolo meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:21, 9. Sep 2008 (UTC)

[redakti] Semontana

La informkesto en la artikolo Semontana enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 22:01, 12. Aŭg 2008 (UTC)

La artikolo jam enhavas informkeston, sed tamen ĝi meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:22, 9. Sep 2008 (UTC)

[redakti] Konspiro-teorioj pri la 11-a de septembro 2001

Ĝenerale bone redaktita artikolo, tamen :

mi jam ekpoluretis : plupolurenda. Arno Lagrange @ 22:51, 4. Jun 2008 (UTC)

[redakti] Korea lingvo

Gramatike tre malbona. Ĝi enhavas alilingvan tekston ankaŭ. Eb.eric 04:35, 1. Jun 2008 (UTC)

[redakti] Belvedere

La eksteraj ligiloj kaj la fotoj temas pri "Belvedere (Vieno)", sed la teksto temas pri konstruaĵo en Ĉehio - sed mi ne scias pri kiu; do mi ne povas malkonfuzi la artikolon. Cetere ekzistas kelkaj konstruaĵoj kun la nomo "Belvedere" - vidu: http://en.wikipedia.orghttp://www.wiki-eo.katalog-web.eu/Belvedere.

[redakti] Karaĉio, Historio de Karaĉio, Urbokvartaloj de Karaĉio

Mi dividis la tro longan artikolon pri Karaĉio al tiuj du subartikoloj. Ĉiuj tri estas polurindaj gramatike, stile kaj vikipedie kaj - se eblas - ili montru iom da bildoj.UNiesert 01:08, 10. Apr 2008 (UTC)

[redakti] Cent jaroj da soleco

Post atentema korektado de la teksto, la artikolo plene tauĝos kiel ADLS. Thomas Guibal 14:18, 2. Apr 2008 (UTC)

[redakti] Andean Vulkana Zono, 2012, Nevado del Ruiz

Tri artikoloj fare de grandkomencanto en Esperanto. Ili estas entute korektendaj. Thomas Guibal 15:37, 1. Apr 2008 (UTC)

[redakti] Kimra terhundo

Terura lingvaĵo Arno Lagrange  13:38, 1. Mar 2008 (UTC)

[redakti] Burg Fürsteneck

La artikolo estas parte komprenebla, sed forlasas finaĵojn kaj metas asteriskon por iuj vortopartoj. Mi ne komprenas, ĉu la aŭtoro faris ŝercon aŭ ĉu li aplikis tradukprogramon (ne tute malbonan). – Umberto 21:54, 24. Feb 2008 (UTC)

[redakti] ISDN-telefono

Mi opinias, ke la artikolo tro fokusiĝas sur iuj izolaj kaj supraĵaj aspektoj; preferindus tuteca priskribo. Ekzemple la fakto, ke video-komuniko blokas la aliajn servojn, estas supraĵe ĝusta, sed vere devenas de la fakto, ke estas nur du kanaloj, kaj video-komunikado kutime uzas ambaŭ. Se, ekzemple, oni uzas unu kanalon por telekopiado kaj unu por Interreto, ankaŭ tio blokas la telefonadon, ĉar ne restas libera kanalo.

Krome ISDN ja uzas kvar dratojn ene de domoj, sed inter domo kaj centralo uzas la kutimajn du dratojn (se ne estas vitrofibra reto). La artikolo iom konfuzas inter tiuj aspektoj.

Pretere, estas mirige, ke pri la temo ekzistas nur hungara kaj esperanta artikoloj. Aliaj lingvoj havas artikolojn pri ISDN, ne ISDN-telefono. Tion konsideru ankaŭ ni.

[redakti] Literaturo

estas tro ĥaosa afero. Latina Literaturo, ekzemple, eĉ ne estas atingebla por iom da normala redaktado. Ankaŭ estas strange - kaj ege bedaŭrinde - ke iu enkondukis apatan kategorion (titolon) aŭ kiel nomi ĝin eposo - devus sufiĉi la ununura oficiala vorto epopeo (eposo fakte ne estas akceptata subnocio, nek uzinda). -- Gerrit Berveling - 6 jan 2007.

Laŭ mia kompreno, "eposo" kaj "epopeo" ne estas sinonimoj. Rakontanta poemo estas eposo; eposo pri herooj estas epopeo. Do ĉiuj epopeoj estas eposoj, sed ne ĉiuj eposoj estas epopeoj. "Aniaro", ekzemple, certe estas eposo sed tute ne epopeo. Gunnar Gällmo 17:15, 6. Feb 2007 (UTC)

[redakti] Harmono

malgracia lingvo, malbona organizado de faktoj, nekompletaj eksplikoj. Ĝernjo--Gerrywright 01:40, 12. Apr 2007 (UTC)

[redakti] Diocezo Asindo

La vorto episkopejo (rezidejo de episkopo, oficejo) estadas nekorekte uzata en signifo de diocezo (episkopujo, teritorio administrata de episkopo).--PAD 08:08, 23. Aŭg 2007 (UTC)

Jes, PIV diras, ke "episkopejo" estas evitinda en tiu signifo. Ankaŭ la vorto "nekorekte" estis neĝuste uzata en la antaŭa alineo; "korekti" = "ĝustigi", do "nekorekta" = "neĝustiga". Sed estas ja nur en diskuta paĝo. -- Anonimulo.

[redakti] Schwedentrunk

La gramatiko de la artikolo estas konfuza; krome indas diskuti, ĉu la titolo de la artikolo estu en la originala formo germana (kiel faras nur la angla vikipedio) aŭ tradukita. – Aisano 20:25, 4. Dec 2007 (UTC)

Mi devas paŝi antaŭen kaj demandi: Ĉu VIKIPEDIO estas vere la ĝusta ejo por detalaj priskriboj de tortur-manieroj? Same mi opinias pri la skribaĵo "sangaglo". Ĉu por unua informo ne sufiĉus, ke temas pri "torturo en epoko ..." sen nenecesaj brutaj, perversaj detaloj. Mi opinias, ke se oni bezonas tiun ĉi rubaĵon, por stimuli sian fantazion, ekzistas aliaj manieroj por ke li gajnu feliĉon aŭ kontentigon. VIKIPEDIO ja ankaŭ estas por infanoj, ĉu ne? --Punktor 08:51, 6. Apr 2008 (UTC)

[redakti] Dinosaucers

[redakti] Eleftherios Venizelos

La artikoloj estas plenaj de eraroj. (bedaŭrinde mi scias nenion pri Dinosaucers kaj greka historio) --Punktor 14:29, 4. Apr 2008 (UTC)

[redakti] Ghiroda

Io ne ĝustas en la frazo: *Virgil Oniţiu (5-a de aŭgusto 1829 - ?, ? 1996). Sed mi ne trovis informojn pri li, nur: http://ro.wikipedia.orghttp://www.wiki-eo.katalog-web.eu/Virgil_Oni%C5%A3iu Sed temas pri alia viro, ĉu ne? Bonvolu helpi! --Punktor 16:19, 5. Apr 2008 (UTC)

[redakti] Londono

La lingvo de la artikolo estas gramatike malbona kaj kelkfoje malfacile por legi, kaj uzas (ŝajne al mi) strangan miksaĵon de esperantaj kaj anglaj nomoj. Ĝi ankaŭ bezonas vikiigon. Mi mem provos fari, sed mi nepre faros proprajn erarojn lingvajn :) --AlexW 17:57, 23. Jul 2008 (UTC)

[redakti] Ludoviko Györy Nagy

1) Strange esperantigi "Ludoviko" (Lajos), sed ne Györy (Georgo). 2) La artikolo estas apologio de Nagy, ne sobra enciklopedia priskribo (vd. ekz. la asertojn pri la karaktero). 3) La sekcio pri la mon-donaco por la preĝeja turo estas multe tro longa. Probable sufiĉas unu aŭ du frazoj. 4) La artikolo ne sekvas konvinkan ordon (klopodu skribi sekciajn titolojn). 5) Mankas font-indikoj.

[redakti] Premio de ĝusta vivo

Eraroplena lingvaĵo, parte eĉ nekomprenebla. Pluraj netradukitaj anglaĵoj. Moldur 21:41, 18. Jan 2008 (UTC)

Mi poluris lingve (kaj iomete strukture kaj enhave) konsiderante la germanajn kaj anglajn versiojn. Eble iu alia bonvolas kontroli, ĉu nun estas respektataj la kutimoj de Vikipedio - kaj tiam ni forigu la polurado-indikon. --Lu 09:13, 14. Feb 2008 (UTC)

[redakti] Maĝango

La teksto estas neenciklopedia, anstataŭ faktoj ĝi enhavas troigajn eldirojn pri socia vivo en Ĉinujo. Mankas divido al partoj, nenio estas pri riĉa historio de la ludo, plenas liter-eraretoj.--Lohengrin 13:52, 18. Dec 2008 (UTC)

[redakti] Lago de Ohrid

Pluraj partoj, kiuj nun estas forkomentitaj, bezonas poluradon. --PaulP - Disk. 12:21, 28. Mar 2009 (UTC)

farita farita. Mi fakte preferis forigi la forkomentitan parton, kiu estis robote tradukita. Estus multe pli simpla entute retraduki la tekston ol ripari la robotan fuŝaĵon. Thomas Guibal 13:52, 23. Sep 2009 (UTC)

[redakti] Ichiro Suzuki

Artikolo en la angla lingvo kiu estas tradukenda. --86.95.208.192 19:09, 4. Dec 2009 (UTC)

Mi metis ĝin inter la forigendajn artikolojn. Tradukado estas pli ol polurado. La enmeto de alilingvaj artikoloj povus, se multaj praktikus ĝin, sensencigi la diverslingvajn vikipedion. Esence ĝi estas vandalaĵo, ĉar sciantoj de la alia lingvo ja povas konsulti la artikolon en la tiulingva vikipedio. – Umbert' 19:43, 4. Dec 2009 (UTC)

[redakti] Vidu ankaŭ

Elŝutita el "index.php?wiki=Vikipedio:Polurado"



Herbalife historia warszawa DMOZ Kubica system cms gry dla dziewczyn To Atlanta - Edyta Górniak Acne alexander-rozenfeld
principle bukmacherzy krzesła Restauracja włoska Kraków program magazynowy

Sprawd co znacz sny ciekawy sennik - Filmy animowane Bajki najlepsze bajki - ciekawe frazeologizmy wielki zbir - znane cytaty popularne -
Projektowanie stron Wrocław | swiat zycia | Hotel oferuje tanie noclegi Kraków Zapraszamy ! | tanie noclegi kraków | Oferujemy sprzątanie biur szybko, tanio profesjonalnie | hale produkcyjne | pościel ręczniki narzuty prześcieradła greno narzuty | Piękne markowe perfumy - Zapraszamy | dom z drewna | bramy garażowe warszawa | Firma ApartMieszka oferuje mieszkania Zakopane po przystępnych cenach! | tanie rozmowy | parker | Ładowarki | diody LED
tanie OC
Blad polaczenia HTTP.
System wymiany linkow nie dziala poprawnie.