Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio estas konvencio, kiun dezirindas sekvi pro konsideroj de unueco.
Enhavo |
Kelkajn nomojn ne necesas esperantigi, ĉar ili estas jam delonge sukcese esperantigitaj. Temas pri la vortoj kiel Rusujo (alternative Ruslando aŭ Rusio), Moskvo, (Sankt-)Peterburgo ka.
Ekzistas pluraj nomoj, por kiuj ankoraŭ ne ekzistas tradicia esperantigo: plej unue, estas familinomoj kaj nomoj de malpli grandaj loĝlokoj.
Plimulto de rusaj literoj signifas saman fonemon sendepende de pozicio en vorto, kaj do havas tre norman esperantigon:
Kelkaj literoj, tamen, ne havas precizan analagon en Esperanto aŭ signifas malsamajn sonojn depende de pozicio en vorto. Jen tabelo, proponata por unueca esperantigo de vortoj kun tiaj literoj en Esperanta Vikipedio; ĝi baziĝas sur simila tabelo, kiun proponas la unua leciono de la klasika kurso de Esperanto por ruslingvanoj (far Boris Kolker):
* 'щ' = ŝĉ: Vereŝĉagin, Ŝĉusev, Ŝĉebetovka, Blagoveŝĉensk;
* 'ы' = i: Kujbiŝev, Ribakov, Siktivkar, Groznij, Beliĥ, Ĉernovci;
* 'е' =
* e post konsonantoj: Fedorenko, Vasilevskij, Iĵevsk, Tuapse;
* je en aliaj kazoj: Jesenin, Dmitrijev, Mendelejev, Gurjev;
* 'ё' =
* o post л, ш, щ, ч: Mogilov, Gumilov, Liĥaĉov, Ŝĉolkovo;
* jo en aliaj kazoj: Jolkin, Fjodorov, Okajomov, Solovjov;
* 'ю' =
* u post л, ш, щ, ч: Ludmila, Lubimov, Iluŝin, Kluĉi, Mamlutka, Luba;
* ju en aliaj kazoj: Jutkeviĉ, Neftejugansk, Izjum, Temrjuk, Vjugin;
* 'я' =
* a post л, ш, щ, ч: Ĉelabinsk, Polana, Ŝalapin, Lapunov, Gala;
* ja en aliaj kazoj: Jalta, Krasnojarsk, Pjatigorsk, Uljanovsk, Tatjana, Majja;
* 'ь' =
* antaŭ 'и', 'о' – j: Iljiĉ, Zaĥarjin, Ruĵjin;
* antaŭ aliaj vokaloj estas ellasata: Grigorjev, Prokofjev, Oĵerelje, Darja;
* fine de vortoj kaj antaŭ konsonantoj:
+ fine de vortoj kaj inter konsonantoj estas ellasata: Tiraspol, Uralsk, Ilmen,
Ĥarkov, Ust-Labinsk ks.;
* 'ъ' estas ellasata: Podjablonskij, Objaĉevo, Izjurov.
Tiu ĉi sistemo estas preskaŭ universale akceptata kaj intuitiva por ruslingvanoj. Ekzistas, tamen, iuj variantoj, aparte pri literoj я, ё, ю, е kaj ь. Ofte, oni uzas literon j eĉ en okazoj kiam laŭ suprelistitaj reguloj ĝi estas ellasenda, aparte en okazoj kiam ĝi estas grava por signifo. Se en Vikipedio ekzistas alisistemaj esperantigoj (Jaroslavlj ka.), bezonatas kreo de alidirektiloj kaj movo de artikoloj (kun eventuala mencio de aliaj esperantigoj en la teksto de la artikolo: vidu kiel tio estas farita en artikolo Kazan).
Preskaŭ la sama sistemo povas esti uzata por ukraina lingvo, sed kun kelkaj diferencoj.
Same kiel en la rusa, tiu sistemo estas preskaŭ universale kaj intuitive uzata. Tamen se ekzistas iuj uzataj alisistemaj variantoj, pri kiuj ukrain-lingvanoj ne havas konsenton, oni ĉiam kreu aldirektigojn kaj menciu aliajn esperantigojn en teksto de artikolo.