| $ |
Usona dolaro estas la monunuo en Usono. La internacia normigita mallongigo (ISO 4217) estas USD. Unu dolaro estas 100 dolaraj cendoj. La dolara simbolo estas majuskla litero S kun vertikala streko: «$». Usono oficiale adoptis la dolaron en 1785.
La usona dolaro estas monde la plej grava el la multaj valutoj, kiuj nomiĝas dolaro. Ĝi estas referenca valuto por multaj aliaj valutoj kaj la sola valuto en kelkaj ekonomiaj branĉoj, ekzemple la komercado per nafto.
La usona dolaro estas la valuto ne nur de Usono, sed ankaŭ de
En Usono cirkulas monbiletoj de 1 al 100 dolaroj, sed biletoj pli valoraj ol 10 dolaroj estas malvolonte akceptataj (pro suspekto pri falseco). Ankaŭ du-dolaraj biletoj ne estas vere oftaj. La biletoj montras bildojn de usonaj politikistoj, plejparte prezidentoj:
La vorto dolaro origine devenas de arĝenta monero, produktita en la ĉeĥa urbeto Sankt Joachimsthal (hodiaŭ Jáchymov), komence nomata «Joachimsthaler» poste «T(h)aler» (talero).
Nordameriko: Bermuda dolaro | Dana krono (Gronlando) | Eŭro ( Sankta-Piero kaj Mikelono ) | Kanada dolaro | Meksika peso | Usona dolaro
Centra Ameriko: Beliza dolaro | Kostarika kolumbo (Colón) | Gvatemala kecalo (Quetzal) | Hondura lempiro (Lempira) | Nikaragva kordobo (Córdoba) | Panama balboo (Balboa) | Usona dolaro (Salvadoro)
Karibio: Aruba guldeno (Florin) | Bahama dolaro | Barbada dolaro | Dominga peso | Eŭro (Gvadelupo, Martiniko) | Haitia gurdo (Gourde) | Jamajka dolaro | Kajmana dolaro | Kuba peso | Konvertebla kuba peso (Peso convertible) | Antila guldeno | Orientkaribia dolaro | Trinidada kaj Tobaga dolaro | Usona dolaro (Usonaj Virgulininsuloj, Britaj Virgulininsuloj, Puerto-Riko, Turkoj kaj Kajkoj)
Sudameriko: Argentina peso | Boliviano (Boliviano) | Brazila realo | Ĉilia peso | Eŭro (Franca Gviano) | Falklanda pundo | Gviana dolaro | Kolombia peso | Paragvaja gvaranio (Guaraní) | Perua nova suno (Nuevo Sol) | Surinama dolaro | Usona dolaro (Ekvadoro) | Urugvaja peso | Venezuela bolivaro (Bolívar Fuerte)