Mallongigoj "UN" kaj "UNO" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolojn Un kaj UNO (apartigilo).

Unuiĝintaj Nacioj
Flago-de-la-Unuiĝintaj-Nacioj.svg
Flago de la Unuiĝintaj Nacioj
UN emblem blue.svg
Emblemo de la Unuiĝintaj Nacioj

Membraj ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj

Oficialaj lingvoj: 6 Angla, franca, hispana, rusa, ĉina, araba
Ĝenerala Sekretario Ban Ki-moon
Fondaĵo 24-a de oktobro 1945 en Sanfrancisko.
Membraj ŝtatoj 192
Oficiala retpaĝo www.un.org

1 Aliaj oficialaj nomoj:

  • 국제연합
  • Persatuan Bangsa-Bangsa
  • Organisation des Nations Unies
  • Organización de las Naciones Unidas
  • Ühendatud Rahvaste Organisatsioon
  • Egyesült Nemzetek Szervezete
  • Vereinte Nationen
  • Organizzazione delle Nazioni Unite
  • Organização das Nações Unidas
  • Yhdistyneet Kansakunnat
  • Organizacja Narodów Zjednoczonych
  • Организация Объединённых Наций
  • 联合国
  • الأمم المتحدة

La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo, sed pli preciza termino: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua mondmilito, anstataŭ la Ligo de Nacioj, la UN celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝi nun havas 192 membrajn ŝtatojn, t.e. preskaŭ ĉiuj landoj tutmonde. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: Araba, Ĉina, Angla, Franca, Rusa kaj Hispana lingvoj.

Enhavo

[redakti] Strukturo

Stabejo de la UN en Novjorko.

Jen la ĉefaj fakoj de UN:

[redakti] Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. Ĝia sidejo estis en Ĝenevo, Svislando.

1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow Wilson unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon.

1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko.

24 Oktobro 1945: La Unuiĝintaj Nacioj ekestis.

Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belarusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo.

1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas.

1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas.

1948: Birmo aliĝas.

1949: Israelo aliĝas.

1950: Indonezio aliĝas.

1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio.

1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas.

1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas.

1958: Gvineo aliĝas.

1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo.

1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas.

1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas.

1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas.

1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas.

1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas.

1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas.

1967: Demokratia Jemeno aliĝas.

1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas.

1970: Fiĝioj aliĝas.

1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas.

1972: La UN agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano.

1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas,

1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas.

1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo.

1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas.

1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas.

1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas.

1979: Sent-Lucio aliĝas.

1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas

1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas.

1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas.

1984: Brunejo aliĝas.

1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon.

1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.

1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio.

1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio.

1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UN. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.

1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas.

2000: Tuvalo aliĝas.

2001: La UN kaj Sekretario Ĝenerala Kofi Annan kune ricevis la Nobelan Pacpremion.

2002: Post kelkjara helpado de UN sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.

2006: Montenegro aliĝas.

[redakti] Ĝeneralaj Sekretarioj de UN

1946-1953 Trygve Lie Norvegio
1953-1961 Dag Hammarskjöld Svedio
1961-1971 U Thant Birmo
1972-1981 Kurt Waldheim Aŭstrio
1982-1991 Javier Pérez de Cuéllar Peruo
1992-1997 Boutros Boutros Ghali Egiptio
1997-2006 Kofi Annan Ganao
2007-2012 Ban Ki-moon Sud-Koreio

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Elŝutita el "index.php?wiki=Unui%C4%9Dintaj_Nacioj"



:::: Sklep, Hurt - Sztuka afryki :::: fatra herosdemaretraite.com Księgarnia Medyczna praca Olsztyn uk Ireland haulage
bukmacherzy Agencja Reklamy Kielce Bielizna męska piasek kwarcowy Biura podróży

ciekawe frazeologizmy wielki zbir - Sprawd co znacz sny ciekawy sennik - znane cytaty popularne - Filmy animowane Bajki najlepsze bajki -
Oferujemy profesjonalne tłumaczenia na bułgarski niskie ceny krótkie terminy | Tworzenie stron www Wrocław | tylko u nas elegancka biżuteria artystyczna dla każdej Pani | budownictwo przemysłowe | hale produkcyjne | zagęszczarki w sklepie Norwit to zagęszczarki gruntu solidna | Markowe perfumy Prada - Zapraszamy | Markowe Perfumy Dolce&Gabbana - Zapraszamy | Markowe Perfumy Channel - Zapraszamy | dom z drewna | Polecamy nasze zegarki męskie i damskie. Zobacz: zegarki damskie | dom wieliczka | obuwie dziecięce | Ładowarki | LED
materace selene | eventy | najlepsze kasetony podświetlane w mieście | linux kompilacja java | prezenty upominki
Blad polaczenia HTTP.
System wymiany linkow nie dziala poprawnie.