Universitato de Varsovio (pole Uniwersytet Warszawski, UW) estas unu el la plej grandaj universitatoj en Pollando. Ĝi estis fondita en 1816, en 1831 fermita kaj en 1857 denove malfermita. Nun en ĝi studas pli ol 60.000 studentoj.
La Universitato havas 19 kolegiojn kaj multajn didaktikajn kaj administraciajn sekciojn.