|
|
||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Troveblo de fosilioj: Karbonio - ĉi-epoko | ||||||||
Tuatara, Sphenodon punctatus
|
||||||||
| Biologia klasado | ||||||||
|
||||||||
|
|
||||||||
Reptilioj (Reptilia) estas klaso de vertebruloj inter amfibioj kaj birdoj, kun ŝanĝiĝanta korpotemperaturo, spirantaj per pulmoj. Kelkaj estas senpiedaj, aliaj posedas kvar mallongajn krurojn, tial ili rampas ĉe la tero kaj estas komunuze nomataj rampuloj pro ĉi tiu kvalito. Reptilihaŭto estas seka kun malgranda nombro da glandoj, epidermo tre korniĝinta; ĝi estas ŝatata por produktado de valizoj.
Reptilioj estas tetrapodoj kaj amniuloj, bestoj kies embrion ĉirkaŭas amnia membrano, kaj membroj de la klaso Sauropsida. Hodiaŭ ilin reprezentas kvar travivintaj ordoj:
Kiam oni konsideras la evoluon de reptilioj ("rampuloj"), estas pli logike grupigi ilin en:
Grupo 1 (testud-devenaj):
Grupo 2 (lacert-devenaj):
Enhavo |
Klasado ĝis la nivelo de ordoj, laŭ Benton 2004.
Sauropsida
|--Anapsidoj Anapsida
| |--Mezosaŭredoj (formortintaj)
| `--Parareptilia
| |--Millerettidae (formortintaj)
| |--Bolosaŭredoj Bolosauridae (formortintaj)
| `--Procolophonomorpha
| |--Procolophonia
| | |--Procolophonidae (formortintaj)
| | `--Pareiasauridae (formortintaj)
| `?-Testuduloj Testudines
`--Eŭreptilioj Eureptilia
|--Captorhinidae (formortintaj)
`--Romeriida
|--Protorothyrididae (formortintaj)
`--Diapsidoj Diapsida
|--Araeoscelidia (formortintaj)
|--Avicefaloj Avicephala (formortintaj)
`--Novdiapsidoj Neodiapsida
|?-Younginiformes (formortintaj)
`--+--Lepidosaŭromorfoj Lepidosauromorpha
| |?-Euryapsida
| | |?-Saŭropterigoj Sauropterygia (formortintaj)
| | `?-Ichthyopterygia (formortintaj)
| `--Lepidosaŭroformaj Lepidosauriformes
| `--Lepidosaŭroj Lepidosauria
| |--Sfenodontedoj (inkluzive sfenodonton)
| `--Skvamuloj Squamata (inkluzive lacertulojn, mozasaŭrojn kaj serpentojn)
`--Arkosaŭromorfoj Archosauromorpha
|?-Ĥoristoderoj Choristodera (formortintaj)
|--Trilofosaŭredoj Trilophosauridae (formortintaj)
|--Rinkosaŭredoj Rhynchosauridae (formortintaj)
|--Prolacertoformaj Prolacertiformes (formortintaj)
`--Arkosaŭroformaj Archosauriformes
|--Proterosuchidae (formortintaj)
|?-Erythrosuchidae (formortintaj)
|--Euparkeriidae (formortintaj)
`--+--Proterochampsidae
`--Arkosaŭroj Archosauria
|--Krurotarsoj Crurotarsi (inkluzivas krokodilulojn)
`--Ornitodiroj Ornithodira
|--Pterosaŭromorfoj Pterosauromorpha (formortintaj)
`--Dinosaŭromorfoj Dinosauromorpha (inkluzive dinosaŭrojn, inkluzive birdojn)
Lamarko konsideris la reptiliojn (li inkludis amfibiojn ene de la sama grupo) kiel dekdua klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (senvertebruloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la reptiliojn kiel la unua grupo kun spirado per pulmoj, kvankam ankoraŭ kun malvarma sango, kiel la proksima grupo de fiŝoj, pli proksima al senvertebruloj.
Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo. (paĝo 127).
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Zoologio |