Reĝo (latine Rex, regis) estas titolo de ŝtatestro, ordinare dumviva (sed ne en Malajzio, kie la sultanoj estas sinsekve reĝo dum po certa periodo), ofte hereda (sed foje elektita, ekzemple siatempe en Pollando), kies insignoj estas krono kaj sceptro. Ilia titolo estas malpli alta ol tiu de imperiestro. Reĝo estas la regnestro de monarkio.

La edzino de reĝo, kaj ina monarko de reĝlando, ambaŭ nomiĝas "reĝino". Oni parolas de "reĝino regnanta" (monarko) kaj "reĝedzino". Ekzemple, Elizabeto la 2-a de Britio estas reĝino regnanta; ŝi heredis la tronon de sia patro, Georgo la 6-a. Ŝia patrino, la reĝino Elizabeto, estis reĝino edzina ĉar ŝi titoliĝis reĝino pro esti la edzino de la reĝo. Kutime reĝedzino ne havas potencojn; ankaŭ kutime, la edzo de reĝino ne ricevas iun ajn aŭtomatan titolon (la edzo de Elizabeto la 2-a estis nur Philip Mountbatten ĝis Georgo la 6-a specife donis al li la titolon "Duko de Edinburgo" kaj poste Elizabeto nomis lin Princo de la Regno.)

Foje estas esceptoj: kiam Maria la 2-a heredis la tronon kiel monarkino, ŝi petis ke Parlamento faru reĝon ŝia edzo, kiu fariĝis Vilhelmo la 3-a; ili regnis kune.

Inverse, kiam la Princo Karlo (Princo de Kimrio) heredos la britan tronon, lia edzino Camilla Parker Bowles, kvankam reĝedzino, ne uzos la titolon 'reĝino', sed 'edzina princino'.

La diferenco inter elektita reĝo kaj tutviva prezidento estas fakte nula. Ekstrema ekzemple estas Baby Doc de Haitio, kiu heredis sian tutvivan prezidentecon de sia patro Papa Doc; simile okazis en Norda Koreio.

Kelkfoje, eŭropanoj nomis "reĝojn" la estroj de ne-eŭropaj popoloj anstataŭ konservi sian etnan titolon. Pro tio, en kelkaj Afrikaj landoj estas centoj da reĝoj, kvankam ili estas respublikoj.

Enhavo

[redakti] Reĝoj en ludoj

[redakti] Ceremoniaj reĝoj

En multaj festoj kaj cerimonioj oni havas "reĝojn". En Romo, post la respubliko, estis la Rex sacrorum, homo kiu devas fari la oferojn kiujn en antaŭa tempo, estis devita al reĝoj. Ankaŭ estis la rex vinum kiu ordigis la bankedojn. En Eŭropo, antikva estas la kutimo elekti simbolajn gereĝojn por la 1-a de majo kaj aliaj festotagoj. En Brazilo, estas nun "reĝoj" en kelkaj festivaloj, ekzemple, antaŭ karnavalo oni elektas Reĝon Momon por "reĝi" dum festo. La karnavalo de Limoux finiĝas ĉiam per la juĝo de la "reĝo Karnavalo", kaj ties brulado sur la centra placo de la urbeto.

[redakti] Esprimoj

[redakti] Listo de Reĝoj

[redakti] Laŭ kronoj

[redakti] Aliaj reĝoj

[redakti] Supernaturaj reĝoj

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri reĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Wikiquote-logo.svg
« De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos. »
Wikiquote-logo.svg
« Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo. »
Wikiquote-logo.svg
« Reĝo donacis, sed polico minacas. »

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.hurstwic.org/history/articles/society/text/social_classes.htm

[redakti] Referencoj

  1. Lernu
Elŝutita el "index.php?wiki=Re%C4%9Do"



Ogłoszenia drobne SAMSUNG prezent dla notoricti zakłady bukmacherskie Intel D945GNT BIOS 4034 Mariusz Michałek projektowanie stron
SZAFY UBRANIOWE makijaż Fantastyka i fantasy remont bilety autokarowe

red owl - kalonline bot - Sprawd co znacz sny ciekawy sennik - ksiki - Filmy animowane Bajki najlepsze bajki - Poezja Wiersze Autorzy - TUTAJ zobaczysz e-book TAK - kalonline hack - kalonline hacks - Komrki Telefony komrkowe Informacje gsm
ogrody japońskie | etykiety samoprzylepne | wózki widłowe | tapeta na pulpit | organizacja imprez | okna drewniane | bramy | Badamy Ceny nieruchomości - sprawdź nas. | Najlepsze agregaty prądotwórcze - sprawdź nas. | Najlepsze używane wózki widłowe tylko u nas | dachy blacha | obsługa klienta | testy DNA | ubieranki | sprzęt RTV
skup samochodów sylwester szkoły językowe czechy | stoły krzesła | noclegi | hosting www | Penigra - sprawdź skuteczność Penigra w aptece | soczewki kontaktowe
Pulpit | pozycjonowanie www | Ultrasound Scanner