La Proverbaro Esperanta estas la unua kolekto de esperantaj proverboj. Ĝin aranĝis L. L. Zamenhof laŭ verko de sia patro Marko Zamenhof (Frazeologio rusa-pola-franca-germana). Ĝi enhavas 2630 proverbojn.
La unua eldono aperis en 1910. Ekzistas ankaŭ eldonoj el 1925, 1961 kaj 1974.
| Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |