| Nov-Zelando New Zealand - Aotearoa |
|
| Nacia devizo: "God Defend New Zealand" "God Save the Queen" |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Velingtono |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | angla lingvo, maoria lingvo, novzelanda signolingvo. |
| Plej ofta(j) religio(j) | protestantoj |
| Areo % de akvo |
270 700 km² 2,1% |
| Loĝantaro | 4 306 400 (2008) |
| Loĝdenso | 15/km²
|
| Interreta domajno | .nz |
| Landokodo | NZ |
| Telefona kodo | 64 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | konstitucia monarĥio |
| Ŝtatestro | Brita reĝino |
| Ĉefministro | John Key
|
| Ekonomio | |
| Valuto | Novzelanda dolaro (NZD)
|
Nov-Zelando - New Zealand - Aotearoa
Lando en Oceanio de du insuloj, Brita dominio.
Enhavo |
Pri sia izoliteco Nov-Zelando estas hejmo de tre specifa naturo (flaŭro, faŭno kaj homo). La arbaro, 3 kvaronoj de praarbaro, okupas pli da 30 % de la surfaco de la lando. Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), Nov-Zelando kaj la apudaj insuloj biogeografie konstituas apartan ekoprovincon el la Aŭstralazia ekozono.
En Nov-Zelando 70 % de la produktita elektro devenas el renovigantaj fontoj, kiel akvo, vento, geotermiko kaj biomaso.
En 1642 Nov-Zelando estis malkovrita de la nederlanda vojaĝanto Abel Tasman, kiu nomis la insulojn laŭ la nederlanda provinco Zelando (Zeeland).
Brutobredado estas la tradicia ĉefa produktado de la lando. La produkto de ligno signifas 3,4 % de la MEP en 2004.