| Mediteraneo | ||
|---|---|---|
| Satelita foto de Mediteraneo. | ||
| Profundeco | 5.121 m | |
| Kontinento | Eŭropo Afriko Azio |
|
| Ŝtatoj | ||
Mediteraneo estas maro inter Eŭropo, Azio kaj Afriko. Antikve la romianoj nomis ĝin la "ter-meza" maro (la latina signifo de "mediteranea") aŭ Mare Nostrum ("Maro Nia"), dum la helenoj nomis ĝin la "Interna Maro". Ĝi nomiĝas ankaŭ "Blanka Maro". Ĝi sterniĝas sur 2 966 000 km2, kaj ĝia plej granda profundo estas 5120 metroj (apud la peloponeza duoninsulo).
Ekde 1869, la Sueza Kanalo interkonektas Mediteraneon kun la Ruĝa Maro. En la okcidento, la ĝibraltara markolo konektas ĝin kun Atlantiko.
Tutĉirkaŭ tiu maro regas iom simila klimato (mildaj kun pluvegoj vintroj kaj varmaj kaj sekaj someroj), kaj grandioma propraj kaj apartaj faŭno, flaŭro, kaj tipaj pejzaĝoj, kies limo (ĉefe ties norda limo) estas ofte nete difinebla.
Ĉirkaŭ ĝi aperis civilizoj (egipta, hebrea, helena, romia, kristana, islamo, renesanco) kiuj influis la tutan mondon. Tiel oni ofte parolas pri la mediteraneaj regionoj.
Biogeografie la Mediteraneo estas unu el la 43 maraj ekoregionoj de la Global 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) por ilia graveco pri la naturprotekto.
Enhavo |
Mediteranea maro konsistas el pliaj pli malgrandaj internaj maroj: