Flago de la Kurda Nacia Movado
Kurdio
La regionoj kie kurda lingvo estas parolata

Kurdoj estas granda etna grupo, kiu loĝas en sia lando Kurdio kaj kiu estas dividita inter kvin ŝtatoj: Irako, Irano, Turkio, Sirio kaj iom Armenio.

Enhavo

[redakti] Loĝantaro

La popolnombro de la kurdoj estas proksimume 35-40 milionoj da homoj, kiuj estas tiel la plej granda etna grupo de la mondo, kiu ne havas sian ŝtaton. v. ankaŭ: Plej Multnombraj Etnoj.

[redakti] Antikva Historieto

Kurdoj estas pranepoj de antikvaj medoj.

[redakti] Moderna Historio

Kvankam Kurdio havas riĉan teron, ĝiaj loĝantoj ĝenerale estas malriĉaj: la vivnivelo en okcidenta Turkio estas pli alta ol en la orienta; simile ankaŭ en Irano, Sirio kaj Irako.

Kurdoj ne rajtas uzi sian lingvon en sia lando, nur en Irako. Multaj kurdoj volas starigi propran ŝtaton, kiu estus nomata Kurdio (la nomo de ilia lando).

En 1920 la Traktato de Sèvres fiksis, ke Kurdio havu aŭtonomecon en Turkio kaj poste eble ricevu sendependecon. Post ŝanĝo de la registaro Turkio tamen rifuzis akcepti la traktaton, ĝin anstataŭis la Traktato de Lausanne, kiu ne mencias kurdan aŭtonomecon.

En januaro 1925 en suda kurdio okazis referendumo sub kontrolo de Ligo de Nacioj; plimulto de la loĝantaro rifuzis apartenon al Irako kaj deziris sendependecon. Tamen la Ligo en decembro 1925 akceptis postulon de Britio kaj permesis la anekson de suda Kurdio fare de Irako.

En Irako, Turkio kaj Irano la nacia movado de kurdoj kaŭzis grandajn problemojn por tiuj ŝtatoj, kiel armitajn operacojn en la nordo de Irako inter PUK kaj PDK kaj baatha reĝimo ankaŭ en la oriento de Turkio inter PKK kaj turka armeo (ankaŭ en la okcidento de Irano dum la 1980-a jardeko inter Komala kaj DPKI kaj irana armeo).

Vidu ankaŭ: Operaco Anfal


[redakti] Kurdoj en Sirio

Damasko estis kultura centro de la kurdoj inter la du mondmilitoj. Kun kresko de interaraba naciismo fine de la 1950-aj jaroj, la situacio de la kurdoj malboniĝis. Oni malpermesis la Kurdan Demokratan partion de Sirio kaj deprenis la ŝtatanecon de 120.000 siriaj kurdoj: oni faris en Sirio popolnombradon ĉe la angulo de turka-iraka limo kaj nur tiu rajtis teni la ŝtatanecon, kiu povis pruvi, ke liaj antaŭuloj vivis antaŭ 1945 en Sirio. Sed antaŭe, la siriaj instancoj kolektis la personajn atestilojn por ŝanĝo de la personaj atestiloj kaj oni "forgesis" redoni ilin. La sen-ŝtatanecaj kurdoj nombras (en 2006) ĉ. 360.000. Ili ne rajtas baloti, uzi ŝtatajn servojn, heredigi posedaĵojn (sed ili ne rajtas havi teron, domon, aŭtomobilon ktp.).

Post la senŝtatanecigo okazis forpelo: oni kreis sekuran zonon ĉe la turka limo (300x15 km) kaj forpelis loĝantojn de 332 kurdaj vilaĝoj (140.000 homoj).

La kurda lingvo kaj festado de la kurda novjaro estas malpermesitaj.

[redakti] Lingvo

Kurdoj parolas la kurdan lingvon, kiu apartenas al irana grupo de la hindeŭropa lingvaro.

[redakti] Konataj kurdoj


Кавказ. Тебердинское озеро.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Kaŭkazio

Elŝutita el "index.php?wiki=Kurdoj"



nocleg w Kołobrzegu lodówki strony internetowe toruń wycieczki objazdowe Województwo warmińsko mazurskie angielski konwersacje warszawa pozycjonowanie poznań
bukmacherzy pozycjonowanie w marketingu Litera b Agencja Reklamy Kielce Grochowiak S. wiersze

ciekawe frazeologizmy wielki zbir - znane cytaty popularne - Filmy animowane Bajki najlepsze bajki - Sprawd co znacz sny ciekawy sennik -
Projektowanie stron Wrocław | ksiegarnia | tanie noclegi kraków | Tworzenie stron www Wrocław | tylko u nas elegancka biżuteria artystyczna dla każdej Pani | budownictwo przemysłowe | hale produkcyjne | hale produkcyjne | pościel ręczniki narzuty prześcieradła greno pościel | Markowe Perfumy Dolce&Gabbana - Zapraszamy | dachówki Roben | Tematyka serwisu to kredyty i lokaty. Kredyty - poradnik. | fabryka okien | breloki | zasilacze awaryjne
pomysł na prezent | Etykiety
Blad polaczenia HTTP.
System wymiany linkow nie dziala poprawnie.