"Kuniklo el Hindioj" estas la alia besto, vidu pri ĝi en kavio.


Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kuniklo
Sylvilagus audubonii
Sylvilagus audubonii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Leporuloj Lagomorpha
Familio: Leporedoj Leporidae
parte
Genroj

Pentalagus
Bunolagus
Nesolagus
Romerolagus
Brachylagus
Sylvilagus
Oryctolagus
Poelagus

Kuniklo, nome sovaĝa (Oryctolagus cuniculus), aŭ hejma (Oryctolagus cuniculus var. edulis) estas besteto simila kaj parenca al leporo, sed malpli granda; en la naturo ĝi fosas por si kavaĵojn unu metron sub la tero; ĝi havas molan hararon, diverskoloran laŭ la raso. Kuniklo estas bredata en kuniklejoj pro la viando (kuniklaĵo) kaj pro sia felo, tre uzata en pelt-industrio, ofte por imitaĵoj de pli valoraj peltoj (leopardaj k.s.).

La aldomigo de la hejma kuniklo (ankaŭ domkuniklo) komenciĝis en la antikva epoko kaj la bredado rapide disvastiĝis en la Romia imperio. Oni bredis ĝin en la mezepoko en urboj, en la novepoko ĉe minejoj, laboristoj, ĉar ĝi produktis valoran viandon en eta loko ankaŭ per restaĵoj nutrata. Hodiaŭ la kuniklo estas bredata por felo kaj viando. Ĝia viando estas bongusta, sukriĉa; la graso estas bone digestebla, pro tio konvenas al dietaj menuoj. El la felo oni produktas en la industrio malpezan, belan, varmorezervan pelton.

La sovaĝa kuniklo estas tre multiĝema, de aprilo ĝis oktobro po 5 semajnoj naskas 3-12 idojn. La graveda periodo estas 30 tagoj, la kunuklino seksardas ĉiun 14-16. tagojn, la ovolado (demeto de ovolo en la ovarion) sekvas la naturan parigon (gravedigon) post 4-6 horojn. La kuniklino - en la lasta parto de la gravedeco - pretas sin al nasko: elŝiras felharojn, konstruas neston. Ŝi naskas 5-12 kuniklidojn. Ŝi havas 4-5 mamparojn, per kiuj ŝi nutras la idojn.

Ĝi estas indiĝena besto en Mez-, Sud-Eŭropo, Nord-Afriko. Oni alportis ĝin al Aŭstralio, kie ĝi tiom tromultiĝis, ke damaĝegis.

Conejobubus.jpg

La rasojn oni grupigas laŭ grandeco. Aparta raso estas la angora kuniklo. vidu ĉinĉilo

Kuniklo estas preskaŭ proverba pro sia multiĝemo, timemo.

Malsano de kuniklo estas la kokcido (coccidiosis).

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio
Elŝutita el "index.php?wiki=Kuniklo"



senniczek zlecę serwis Anonse towarzyskie wycieczki objazdowe wycieczki do Egiptu utylizacja odpadów fitness naturalna witamina C
SPA suknie slubne warszawa Agencja Reklamy Kielce kurs corel draw Gladiatus przedmioty

znane cytaty popularne - ciekawe frazeologizmy wielki zbir - Filmy animowane Bajki najlepsze bajki - Sprawd co znacz sny ciekawy sennik -
Projektowanie stron Wrocław | Oferujemy profesjonalne tłumaczenia na bułgarski niskie ceny krótkie terminy | Tworzenie stron www Wrocław | sala konferencyjna Wielkopolska | budownictwo przemysłowe | Harman Kardon AVR 347 | biura do kupienia | pościel ręczniki narzuty prześcieradła greno prześcieradła | Markowe Perfumy Channel - Zapraszamy | minikamery | bramy garażowe warszawa | dom wieliczka | tanie rozmowy | breloki | parker

Blad polaczenia HTTP.
System wymiany linkow nie dziala poprawnie.