Krokodili estas Esperanta idiotismo kun la signifo "en Esperanta medio paroli lingvon kiu estas la denaska lingvo de iuj ĉeestantoj". Por similaj trajtoj ankaŭ ekzistas la vortoj aligatori kaj kajmani. Kelkfoje la vorto krokodili estas uzata kun pli ĝenerala signifo de "krokodili, aligatori aŭ kajmani", do kun la signifo "en Esperanta medio paroli ajnan etnan lingvon". Malofte oni tiam ankaŭ uzas la vorton reptilumi. Malo de krokodili estas gaviali (aŭ malkrokodili) - "paroli en ne-Esperanta medio Esperanton, kiam alia lingvo pli taŭgus".
Krokodilado estas ĝenerale malakceptata inter esperantistoj. Oni volas eviti ĝin por pli bone praktiki Esperanton, por ke oni povu bone uzi ĝin, kiam oni vere bezonas ĝin, parolante kun eksterlandanoj. Homoj, kiuj nur malofte povas vojaĝi eksterlanden, alikaze preskaŭ neniam havus la eblecon praktiki sian Esperanton. Dum internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, krokodilado povas kaŭzi nekomprenon, kaj tial estas eĉ malpli akceptata ol en kunvenoj de samlandanoj. Aldone, krokodilado povas kaŭzi malbonan impreson al vizitantaj ĵurnalistoj aŭ aliaj eksteruloj ĉe la aranĝoj, ĉar ili povus pensi ke per Esperanto oni ne povas bone esprimi sin. Ĉiuj ĉi kialoj kune igas la krokodiladon malakceptata inter esperantistoj, tiel ke ili ofte instigas homojn paroli Esperanton, eĉ se tio ne absolute necesas por rektaj komunikaj kialoj.
Tamen, foja krokodilado kun komencantoj por klarigi gramatikajn detalojn estas pli akceptata. Sed multaj preferas alparoli komencantojn per simpla, malrapida Esperanto, por ke ili baldaŭ plibonigu sian lingvoscion.
Paroli en fremdlingvo por plibonigi sian scion de alia fremdlingvo en Esperanto-aranĝo estas iom pli akceptata trajto. Vidu pli ĉe aligatori.
Enhavo |
Pri la etimologio de la esprimo krokodili oni ne certas. Tamen ekzistas pluraj klarigaj teorioj:
Onidire krokodiloj ploras manĝante viktimojn. Analoge, krokodilanto plendas pri la fato de Esperanto, sed mem kontraŭefikas ĝin.
La uzon de "krokodilo" por slange indiki neesperantiston enkondukis la italdevena Ferrari, taksiisto en Parizo dum la 1930-aj jaroj. "Kion volas tiuj krokodiloj?" li kutime apostrofis la neesperantistojn, kiuj brue envenis la kafejon kie li estis babilanta en Esperanto kun samideanoj. Ankoraŭ nun kelkfoje "krokodilo" sinonimas al neesperantisto. Tamen, pli ofte ĝi signifas "Esperanto-parolanto, kiu en Esperanto-medio parolas nacilingve"[1].
Alia klarigo de "krokodili" devenas el la "Cseh" instruado. Kiam Andreo "Cseh" instruis li ĉiam kunportis lignajn bestojn. Dum liaj kursoj neniu rajtis paroli sian gepatran lingvon, krom se tiu havis la krokodilon en la mano.
Homoj havas diversajn opiniojn pri la difinoj de la reptilaj vortoj - baze temas pri tio, ke homo parolas alian lingvon ol Esperanto en Esperanto-medio:
Unu varianto: (plej kutima)
Alia varianto (ŝajne malpli konata):
Pli malofte ankaŭ aperas la vortoj lacerti kaj gaviali kun diversaj signifoj. La plej oftaj signifoj tamen estas respektive "en Esperanta medio paroli alian planlingvon" kaj "paroli Esperanton kiam alia lingvo pli taŭgas".
Ekzistas en la Esperanto-movado ankaŭ la fenomeno de fanatikaj kontraŭ-krokodilistoj. Temas pri personoj, kiuj fervore kaj fanatike atakas ĉiun - kaj precipe eĉ komencantojn -, kiuj dum Esperanto-renkontiĝo elbuŝigas ne-esperant-lingvan vorton per la akretona frazeto: "Ne krokodilu!". Tiu ĉi fenomeno ne malofte komplete senkuraĝigas komencantojn, kiuj poste neniam plu reaperas en Esperanto-renkontiĝo. La bona intenco, ke oni instigu la homojn praktiki sian Esperanton kaj pli-bonigi siajn lingvo-konojn, per tia konduto tiam turniĝas al forbarilo por novaj lernantoj kun la tute kontraŭa efiko.