Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Koalo
Koala climbing tree.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Marsupiuloj Marsupialia
Ordo: Malmultedentuloj Diprotodontia
Subordo: Vombatiformes
Familio: Phascolarctidae
Genro: Phascolarctos
Specio: P. cinereus
Konserva statuso
Status iucn2.3 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)[1]
Dunoma nomo
Phascolarctos cinereus
(Goldfuss, 1817)

La koalo, kiu trankvile surgrimpas la altajn eŭkaliptojn por pluki sian nutraĵon kun la ido surdorse, prezentas tre kortuŝan bildon, kiun de kelkaj jaroj oni povas vidi en diversaj reklamoj por alvoki al la protektado de tiu specio endanĝerigita de la aŭstraliaj hakistoj, sed ankaŭ kiel simbolon de senmalica fido miksita kun naiva riskemo, ĉar tiuj afablaj bestoj ne timas vertiĝon, kiam ili grimpas ĝis 150 metroj alte, laŭlonge de la eŭkaliptaj trunkoj.

La koalojn oni delonge rigardis kiel ursedojn kvankam ili nepre apartenas al la marsupiuloj, kiel la kanguruoj. Fakte ankaŭ la koalinoj posedas ventran poŝon, sed ĝi malfermiĝas inverse al tiu de al alaij marsupiuloj.

Kiel la kanguruino, la koalino post 35 tagoj naskas idon, kiu longas 19mm kaj pezas 5,5 gramojn. Dum 6 monatoj la koalido kreskas en tiu rifuĝejo, el kiu ĝi eliras nur kíam ĝi akiris taŭgan felan veston.

Kvankam nuntempe estas strikte malpermesite ĉasi koalojn, granda danĝero fare de la aŭstraliaj terkultivistoj minacas la beston per la detruado de la eŭkaliptaj arboj, kie vivas la koaloj kaj de kies folioj plene dependas la koaloj por sin nutri. Kvankam tiuj folioj entenas cianidan acidon, kiu estas fortega veneno por ĉiuj vivestaĵoj, ili estas sendanĝeraj por la koalo, kiu kiel perfekta "kemiisto" kapablas elekti laŭ la sezonoj la foliojn en kiuj la denseco de veneno estas malpli granda. Ili plie posedas propran kuracan laborejon, kiu troviĝas en ĝia longa cekumo, ĉirkaŭ 8 metrojn longa, kiu fariĝas ideala fermentujo, danke al la malrapida trairado de la folioi. Specialaj bakterioj, kiuj vivas en tiu poŝo, detruas grandan parton de la nocivaĵoj entenataj en la manĝaĵo.

Tuj kiam la koalido ne plu bezonas mamsuĉí, ĝia patrino mem preparas la unuajn foliajn kaĉojn, al kiuj ĝi aldonas etan kvanton de sia propra fekaĵo. Tiuj specialaj manĝoj, kiuj entenas malgrandajn kvantojn da veneno, agas kiel vakcinoj, kiuj imunigas la bebon kontraŭ diversaj malsanoj.

Estas nepre necese, ke la aŭstralia aŭtoritatularo protektu la koalojn kontraŭ la krimuloj, kiuj ĉasas ilin pro ilia felo kaj detruas la eŭkaliptajn arbarojn, kiuj balzamas kai saniĝas la atmosferon.

[redakti] Referencoj

  1. Australasian Marsupial & Monotreme Specialist Group (1996). Phascolarctos cinereus. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je la 9-a de majo 2006.

[redakti] Aliaj projektoj

Koala climbing tree.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Aŭstralio


Mamulo
Ĉi tiu artikolo pri "Koalo" ankoraŭ estas ĝermo pri mamulo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


Elŝutita el "index.php?wiki=Koalo"



DMOZ Kuracja z Herbalife Dell Latitude D400 TSST TS-L462C Slim combo Firmwa łysienie włosy nasza klasa muzyka To Atlanta - Edyta Górniak
alkohole online tłumaczenia ukraiński Sprzedaż rusztowań bingo online bukmacherzy

ciekawe frazeologizmy wielki zbir - znane cytaty popularne - Filmy animowane Bajki najlepsze bajki - Sprawd co znacz sny ciekawy sennik -
Projektowanie stron Wrocław | Oferujemy sprzątanie biur szybko, tanio profesjonalnie | Tworzenie stron www Wrocław | budownictwo przemysłowe | hale produkcyjne | biura do kupienia | pościel ręczniki narzuty prześcieradła greno prześcieradła | Piękne markowe perfumy - Zapraszamy | bramy garażowe warszawa | Potrzebujesz leasingu ? Leasing Mińsk Mazowiecki - najlepsze oferty | Firma ApartMieszka oferuje mieszkania Zakopane po przystępnych cenach! | Tematyka serwisu to kredyty i lokaty Kredyty - poradnik. | fabryka okien | sygnalizatory akustyczne | kuchnia cukiernice talerze, kuchnia, wyposażenie, dodatki
Wkłady kominkowe oraz kominki najlepsze w naszym sklepie.
Blad polaczenia HTTP.
System wymiany linkow nie dziala poprawnie.