Karsta Niagaro en Katedralo de Gigantoj

Kavernoj troviĝas en norda Moravio, en distrikto Olomouc, 1 km de vilaĝo Javoříčko, proksimume 12 km sude de urbo Mohelnice.

Kavernoj en Javoříčko estas pro kvanto, grandegeco kaj bunteco de karsta ornamado la plej ornamaj kavernoj en Ĉeĥio, kaj ankaŭ ties subteraj katedraloj apartenas al la plej grandaj en Ĉeĥio. Ili kondukas tra kalkŝtona tavolaĵo de la tn. koniko-mladeca devonio, geologia unuo de moravia-silezia paleozoiko. Kalkŝtonaj montoj ĉi tie kreas la tn. Karston en Javoříčko.

La ampleksan, duetaĝan kavernan sistemon, kun suma longeco de koridoroj ĉirkaŭ 4 km, kreis subtera rivereto nomata Špránek, kies aktivaj subteraj riverfluejoj hodiaŭ situas profunde sub la esplorserĉitaj kavernoj kaj ili ne estis ĝis nun malkovritaj. La ekkonitaj kaj el granda parto alirebligitaj spacoj estas malnovaj, alte situantaj etaĝoj kaj kreas ilin grandegaj katedraloj kaj longaj koridoroj kun river-aluvioj kaj kun la tutaj generacioj de eksterordinare riĉa karsta ornamaĵaro.

Vizitrondo tra la kavernoj kondukas el enirejkonstruaĵo tra Gotika kaverno en la unuan grandegan spacon – Deglitaĵkatedralon kun riĉa, precipe stalaktita, ornamaĵaro. De ĉi tie la vojo kondukas preter Lupa truo (37 m profunda abismo) ĝis la plej profunda spaco de la kavernoj – 56 m longa, 34 m larĝa kaj 18 m alta Katedralo de Gigantoj. Ĝi estas laŭvorte troplenigita per fantastaj formoj de stalaktitoj, stalagmitoj kaj stalagnatoj de mamutaj dimensioj, lagetoj kun perloj, kurtenoj, sintraj akvofaloj de neĝblankaj kaj ruĝaj koloroj. Precipe eminentas grandiozaj stalagmitaj pagodoj kaj giganta bunta sintra akvofalo Niagaro. Sekvanata koridoroj havas jam multe pli modestajn dimensiojn. Sed ili estas ankaŭ troplenigitaj per gutŝtonoj, ĉifoje precipe per blankecaj stalaktitoj.

La kavernoj estis malkovritaj en la jaro 1937, en 1938 estis malkovrita Fabela kaverno. Esploroj de la kavernoj daŭrigis eĉ post ties elektrigo kaj post la alirebligo tra nova, la hodiaŭa enirejo el la 1953. En la jaro 1998 estis renovigitaj konstrua kaj teknika ekipaĵaro de la kavernoj. Pojare trairas tra la kavernoj pli ol 50 000 vizitantoj.

En la ĉirkaŭaĵo eblas viziti rokformon Ŝtoniĝintan kastelon (rokpordego kaj kaverno), vilaĝon Javoříčko (monumento al viktimoj de faŝismo) aŭ burgon Bouzov.

Elŝutita el "index.php?wiki=Kavernoj_en_Javo%C5%99%C3%AD%C4%8Dko"



:::: Sklep, Hurt - Sztuka afryki :::: kasyno Wózki widłowe advrcntr.dll download hosting organizacja pikników firmowych
pierścionek zaręczynowy parkiety Gdańsk forum o kotach Kwiaty odzież dla dzieci

Opony - Opisy, informacje, recenzje filmw polecane filmy - Komrki Telefony komrkowe Informacje gsm - Poezja Wiersze Autorzy - Kino Filmy Recenzje filmw - Sprawd co znacz sny ciekawy sennik - Filmy animowane, bajki polecane - Opony zimowe -
komplety biżuterii | Najlepszy psycholog Wrocław to ja | Kredyt Gotówkowy | magazynowanie | tłumacz przysięgły | dallas | przyciski | audyt sprzedaży | mieszalnik pasz | Tanie bilety lotnicze Bilety lotnicze Chicago Tanie loty online | Tanie bilety lotnicze Bilety lotnicze Bolonia Tanie loty online | Rezerwuj tanie loty Bilety lotnicze Lizbona Bilety lotnicze online | wczasy odchudzające | blistry | stojaki pod torty
Polskie fonty
Ditt | radiobudziki | Fdration de Russie Hotel de charme