Jaume GRAU CASAS [ĵaŭme graŭ kazes] (naskiĝis en la 2-a de decembro 1896 en Barcelono kaj mortis en 1950 en Valencio) estis kataluna poeto en Esperanto. Esperantisto de 1914, li estis redaktoro de Kataluna Esperantisto inter 1920 kaj 1924, kaj longe aktivis kiel prezidanto aŭ sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj, kies Natura Floro (ĉefa premio) li gajnis en 1919 kaj 1936. Membro de la Lingva Komitato ekde 1926 kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Li estis enkarcerigita pro sia katalunismo post la okazaĵoj de la 6a de oktobro 1934 kaj denove en 1938, dum konfliktoj en la respublika flanko dum la hispana enlanda milito. Post la fino de la milito li ekziliĝis al Francio, kie li pasigis la unuajn kvin jarojn en diversaj koncentrejoj. Dum liaj periodoj en malliberejoj kaj koncentrejoj li skribis diversajn artikolojn, kelkajn el kiuj aperis en la tiama gazetaro. En la lastaj jaroj li okupiĝis pri la redaktado de hispana antologio (kiu perdiĝis) kaj pri ortografia reformo de Esperanto, celanta forigi la supersignojn. En 2008 lian personan arkivon transprenis Kataluna Esperanto-Asocio.
Li estas konsiderata la ĉefa Esperanto-poeto el Katalunio.
[redakti] Listo de verkoj
[redakti] Poemaroj en Esperanto
- Amaj poemoj, 1924
- Novaj amaj poemoj, 1927
- La lastaj poemoj, 1936
[redakti] Poemaroj en la kataluna
- Somni d'uns dies de juny, 1936
[redakti] Poemaroj en la hispana
- El suplicio de tántalo, 1937
- Llengua auxiliar internacional esperanto Primer Manual, 1930
- Curs complet de la llengua internacional [Gramatiko, ekzercaro kaj vortaro], 1934
[redakti] Ekstera ligo
- [1] Blogo de lia nepo Jordi Grau i Gatell, kie li afiŝis parton de la arkivo de Jordi Grau Casas
Tiu ĉi artikolo inkluzivas informon el Enciklopedio de Esperanto.
:::: Sklep, Hurt - Sztuka afryki :::: nadwaga zus Bilety autobusowe do Brukseli, Bratysławy, Rygi Ekran GRY ONLINE
szkoly jezykowe płytki ceramiczne wrocław sauna warszawa solaria wrocław acydofobach.tk
Poezja Wiersze Autorzy - kalonline bot - kalonline hack - kalonline hack - Filmy animowane Bajki najlepsze bajki - kalonline hacks - kalonline cheat - ksiki - red owl - kalonline
Imieninowe
| testy owulacyjne
| przedłużanie włosów więcej
| klucze sprzętowe
| przechowywanie dokumentów
| opakowania dla chemii gospodarczej
| zobacz książka przychodów i rozchod
| zobacz adwokat katowice
| sklep fitness
| zobacz zegarki tissot
| zobacz azteca ceramica
| wczasy kołobrzeg więcej
| leczenie nowotworów więcej
| brona
| ekrany projekcyjne więcej
radiobudziki | Firm | fotka paszport | counter-strike francia | Autogaz