| 日本/日本国 (Nihon aŭ Nippon[1]?) | |
| Japanio | |
(Detaloj) |
(Detaloj) |
| Nacia himno: Kimi ga yo, "La reĝlando de la imperiestro" | |
| Nacia devizo: neniu | |
![]() |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Tokio |
| Oficiala(j) lingvo(j) | Japana |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | Aina kaj korea |
| Plej ofta(j) religio(j) | Plejparte Ŝintoismo kaj Budhismo |
| Areo % de akvo |
377944 km² 0,8% |
| Loĝantaro | 127288419 |
| Loĝdenso | 357/km² |
| Loĝantoj | Japano |
| Vivolongo | 0,953 (laŭ IHD) |
| Horzono | UTC+9 |
| Landokodo | JP |
| Telefona kodo | +81 |
| Domajna nomsistemo | .jp |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Parlamenta monarkio |
| Ŝtatestro | Akihito |
| Ĉefministro | Yukio Hatoyama |
| Nacia tago | 3-an de majo |
| Sendependiĝo | -660 |
| Ekonomio | |
| Valuto | Eno (¥/円) |
| MEP - Suma - Pokapa |
laŭ 2008 4.354.368 milionoj $ 32.647 $ |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Japana Esperanto-Instituto |
Japanio aŭ Japanujo estas insulara lando situante oriente de la azia kontinento. Ĝia antikva nomo estas "Yamato" 大和 (Jamato?) kaj la oficiala nomo estas Nihon-koku aŭ Nippon-koku, kiu laŭvorte signifas "Origino de la Suno".
La landnomo 日本, origino de la suno, estis fiksita en Ĉinio el kies vidpunkto Japanio situas tie, kie originas ĉiutage la suno. En la kvina jarcento Japanio transprenis la ĉinan skribon kaj kun ĝi ankaŭ la skribon de la landnomo. Sed la elparolo de la landnomo estas laŭ japana maniero: 日= ni, 本 = hon.
La ĉina prononco de 日本 estas ĵi-pen. Eŭropanoj nomis ĝin Ĉipango, angloj diras ĵepen.
Enhavo |
La japana insularo konsistas el kvar grandaj insuloj (Hokajdo, Honŝu, Ŝikoku kaj Kiuŝuo) laŭ vicordo de nordo al sudo kaj proksimume 3600 malgrandaj. Sur areo de ĉirkaŭ 378 mil kvadrataj kilometroj vivas proksimume 127 milionoj da homoj. La japana insula ĉeno etendiĝas de nordo al sudo kaj prezentas formon de arko.
La plej norda ekstremo de la ĉefaj insuloj situas ĉe norda latitudo de ĉirkaŭ 45 gradoj, la plej suda punkto ĉe latitudo de 30 gradoj. Pli malgrandaj insuloj troviĝas eĉ pli sude ĝis 20 gradoj.
Pro tio la klimato montras grandajn diferencojn : En la nordo regas modere malvarma klimato, en la sudo subtropika.
Proksimume 75 centonoj de Japanio estas montaroj kaj montetaj areoj. Arbaroj kovras 67 centonojn de la tersurfaco. Japanio havas ĉirkaŭ 200 vulkanojn. Malfortaj tertremoj okazas tre ofte. De tempo al tempo fortaj tertremoj kaŭzas morton de multaj homoj kaj grandajn damaĝojn.
Japanion ĉirkaŭas maroj; Pacifika oceano en la oriento kaj Japana maro en la okcidento, norde aldoniĝas Oĥocka maro kaj sude Orient-ĉina maro.
En Japanio loĝas 127767994 loĝantojn (en oktobro 2005, takso)
En Japanio estas 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)
Japanio estas parlamenta demokratio en formo, rego de unu partio, la LDP (la Liberala Demokrata Partio), en praktiko. La LDP, kiu regis 1955-93 kaj 1994 ĝis hodiaŭ, reprezentas la intereson de la industriistoj, bankoj, vendejoj, bienistoj, kamparanoj kaj konstruantoj. Tial la kosto de la rizo estas alta kaj laborkondiĉoj estas malbonaj.
711 Gd (1998)
Japanio estas dividita en 8 aŭ 9 regiono, depende ĉu la Okinawa-regiono estas nombrita aparte aŭ inkludita en la Kiuŝuo-regionon.
La Ĉubu-regiono estas subdividita en la regionojn Hokuriku, Koshinetsu kaj Tokai.
Japanaj municipoj inkluzivas prefektujojn (都[to] 道[do] (府)[fu] (県)[ken]), urbojn (市 [ŝi]), kvartalojn (区 [ku]), urbetojn (町 [ĉō] aŭ [maĉi]) kaj vilaĝojn (村 [mura] aŭ [son]).
| Gubernioj de Japanio | ||
|---|---|---|
| Aiĉi | Akita | Aomori | Ĉiba | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝima | Gifu | Gunma | Hiroŝima | Hjogo | Hokkajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Jamaguĉi | Jamanaŝi | Kagaŭa | Kagoŝima | Kanagaŭa | Koĉi | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasaki | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinavo | Osaka | Saga | Saitama | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoka | Toĉigi | Tokio | Tokuŝima | Tottori | Tojama | Ŭakajama | ||
Ekzistas en Japanio 47 gubernioj. Inter ili estas 1 都(-to ) Tokio, 1 道(-do) Hokkajdo, 2 府(-fu) Osaka, Kioto, kaj 43 県(-ken) ceteraj gubernioj.
Jen listo de la ĉefaj urboj de Japanio (vidu ankaŭ la artikolon pri specialaj kvartaloj):
En Japanio, oni parolas en japana lingvo. Oni rajtas paroli ĉe Dieto de Japanio ankaŭ en Aina lingvo kaj Okinava lingvo. Japana lingvo estas konsiderata oficiala lingvo ne laŭ juro sed laŭ kutimo. La juro pri juĝejoj difinas ke en juĝejoj oni parolas en Japana lingvo.
La tradiciaj religioj de Japanio estas budhismo, ŝintoismo kaj konfuceismo, ankaŭ se estas dubinde ĉu la lasta el tiuj laŭ okcidentaj normoj estas efektiva religio aŭ simple filozofio. Budhismo kaj konfuceismo estis alportitaj el Ĉinio, dum ŝintoismo estas la nura religo kiu naskiĝis en Japanio mem. En la periodo Meiĵi kiu daŭris ĝis la dua mond-milito ŝintoismo estis konsiderata la ŝtata religio kaj fariĝis simbolo de forta naciismo. Kristanismo estis alportita de misiistoj en la dek-kvina jarcento, kaj tuj populariĝis, sed la japana registaro malpermesis ĝin ĉirkaŭ cent jaroj poste. Ĝi estis reenkondukita en la dek-oka jarcento, kaj nuntempe ĉirkaŭ 1.4 milionoj da japanoj konsideras sin mem kristanoj.
Ĝenerale, japanoj emas al sinkretismo, alivorte ili miksas malsamajn religiojn anstataŭ kredi je unu sola, kiel kutime faras okcidentanoj. Estas tute normale, ekzemple, ke la sama homo geedziĝu laŭ la kristana maniero, kaj estu entombigita laŭ la budhisma maniero.
Ĝenerale, oni povas afirmi ke religio estas nuntempe multe malpli grava en Japanujo ol en multaj aliaj partoj de la mondo.
Deviga edukado komenciĝas je la 6a jaraĝo, kaj daŭras 6 jarojn por elementa lernejo, 3 jarojn por meza lernejo. Kvankam ne-deviga, 90% da junuloj iras 3 jarojn al (laŭnome) alta lernejo (aŭ super-meza lernejo) aŭ 5 jarojn al instanco simila al politekniko. La altnivela edukado okazas en universitato, kutime 4-jara, aŭ 6-jara por medicina fakultato, aŭ en (laŭnome) mallonga universitato, kiuj estas vizitataj de 45% da samaĝuloj. La lerneja jaro komenciĝas de aprilo kaj finiĝas je marto, same kiel administra kaj financa jaro.
|
||||||
|
||||