| Ĉi tiu artikolo temas pri la latinida lingvo kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de Norda, Centra kaj Suda Ameriko. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Lingvoj de Hispanio. |
| Hispana | ||
| Español, Castellano | ||
| Parolata en | (vidu sube) | |
| Denaskaj parolantoj | proksimume 400 milionoj | |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | inter 60 kaj 100 milionoj | |
| Skribo | latina kun kelkaj aldonoj | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
| Oficiala statuso | ||
| Oficiala lingvo en | Meksiko, Hispanio, Kolombio, Argentino kaj 17 aliaj landoj | |
| Reguligita de | Asocio de akademioj de hispana lingvoj (Real Academia Española kaj 21 aliaj) | |
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | es | |
| ISO 639-2 | spa | |
| SIL | SPN | |
| Vikipedio | ||
| Specimeno | |
|---|---|
| La Patro Nia
Padre nuestro que estás en el cielo, |
|
La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-Ameriko kaj Hispanio.
La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj da usonanoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 procentoj de la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estis iam vaste parolata en Filipinoj, sed nun de nur 0,01% de la loĝantaro. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), kaj ankaŭ oficiala lingvo de la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de denaskaj parolantoj, ĝi estas la plej vaste parolata latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.
La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.
Akademio nomata Real Academia Española (reĝa akademio hispana) registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.
Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde.
Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo.
En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.
Enhavo |
Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500–1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj lingvoj.
En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj, kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo.
En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.
Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio kaj norda Afriko.
Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido.
Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.
La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.
Ĝi estas latin-devena kaj konsistas el 27 literoj, 26 komunaj al angla-askia alfabeto plus la supersignita litero ñ (majuskle, Ñ), kaj 2 digrafoj: ch kaj ll.
Nomoj de la literoj/digrafoj, laŭ hispana lingvo: a, be, ce, che, de, e, efe, ge, hache, i, jota, ka, ele, elle (ele doble), eme, ene, eñe, o, pe, ku, erre, ese, te, u, uve (be baja), uve doble, equis, i griega (ye), zeta.
Ekde 1803 la digrafoj ch, ll, estis konsiderataj apartaj literoj. Ekde 1994 [1] digrafoj estas konsiderataj, nur el liter-ordiga vidpunkto, kiel simplaj duliteraj kombinoj. Tamen, ili konservas la sian kategorion kiel simboloj de la alfabeto.
Do, la vortoj "cabeza", "chamán", "curva", "lava", "lluvia", "luna" ordiĝus jene:
Ankaŭ la vortaroj spegulas tiun fakton, tiel ke malnovaj vortaroj havas apartajn ĉapitrojn por ch kaj ll, sed tiuj vortaroj eldonitaj ekde 1994 ne plu havas tiujn ĉapitrojn.
Vokaloj povas esti supersignitaj per dekstra korno: á, Á, é, É, í, Í ó, Ó, ú, Ú; kaj krome litero u per tremao: ü, Ü.
Kornoj havas implicon nur en la akcento ene de la vorto (vd. korespondan sekcion) kaj kiel leksika identigilo; sed ili ne ŝanĝas la prononcon de la vokaloj. Tremao signas unu specialan ortografian okazon. Do, supersignitaj vokaloj ne apartenas al alfabeto kiel apartaj simboloj.
En la hispana lingvo, la komenco de kri-frazoj kaj demando-frazoj estas signita per respektive speciala simbolo, kiu reprezentas 180-gradan rotacion de la normala ferma simbolo:
La hispana lingvo estas fonetika lingvo, en la senco ke ĝia prononco povas esti instruata kiel prononco de individuaj literoj, kun ties esceptoj, algluitaj en vortoj.
La fonemoj de la hispana lingvo povas esti sufiĉe bone reprezentataj per esperantaj fonemoj, krom du-tri esceptoj. Tial, en la jena priskribo estas evitataj oftaj aludoj al Internacia Fonetika Alfabeto.
Vokalaj sonoj estas reprezentataj per literoj: a, e, i, o, u, kiuj havas saman norman prononcon al esperantaj vokaloj, krom la okazoj kiam i, u diftongiĝas.
Krome, izolita aŭ interkonsonanta litero y prononciĝas kiel esperanta i.
Ekzistas nenormaj variantoj en regionoj kie la hispana kunvivas kun aliaj lingvoj kun pli komplikaj vokalaj sistemoj (ekz., la kataluna).
La neakcentitaj vokaloj i, u apud aliaj vokaloj preskaŭ ĉiam diftongiĝas al respektive esperantaj j, ŭ. Ekzemploj:
En la kombinoj vokalo-y-konsonanto (malofta) kaj vokalo-y-vortofino, la litero y sonas kiel esperanta j. Ekz.: hoy [oj].
Jenaj konsonantoj samsonas, en ajna okazo, al koresponda esperanta konsonanto:
Tamen, konsideru ke la ploziveco de b, d, p, t estas pli milda en la hispana ol en esperanto.
Jenas eventualaj variantoj kaj nuancoj:
Ĉiam trema, sed kun nuanca forto en la tremeco, laŭ jenaj konsideroj.
En transkribo de hispanaj vortoj al esperanto, oni ofte preteratentas la nuancon pri trem-forteco, ĉar kiaspeca tremado validas por esperanta r (vidu PMEG-on). Do, hispana litero r kutime konserviĝas en esperanto-transkriboj tiel, sen nuancigo.
Malmultaj origine hispanaj vortoj havas tiun literon. Ĝi estas uzata ĉefe por alilingvaj vortoj.
En la akcento de hispanaj plursilabaj vortoj, nepras la rolo de la korno. La hispanaj vortoj povas prezentiĝi:
Kiel en esperanto, ĉiu vokalo signas la kernon de unu aparta silabo. Krom se enestas neakcentitaj malfortaj vokaloj i, u apud aliaj vokaloj; tiam, la koresponda malforta vokalo, per diftongiĝo, algluiĝas al la silabo de la najbara vokalo. Ekzemplo:
| Landoj kun signifa hispanparolantaro | |
|---|---|
| Laŭ landoj (alfabete) | Laŭ nombro de denaskaj parolantoj |
|
|
Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe da vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas :
bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, Don Juano (de Don Juan), Don Kiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreadoro, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo).
al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.
amor (amo), bata (robo), bulo (tromp(ig)a klaĉo), bola (pilko), falo (peniso), frakaso nur prononce (malsukceso), kara nur prononce (multekosta ina), loka nur prononce (freneza ina), pene (peniso), rabo (vosto, kaco), robo (rabo), rostro (vizaĝo), trompa (korno, rostro), trompo (turbo), vena (vejno).
Jen pli detala listo de falsaj amikoj.
alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), té (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp.
La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.
La latina ne havas la sonojn [ĵ], [h], kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca – ekzemple,
boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.
Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.