La sistemo Hepburn (ヘボン式, Hebon-shiki) nuntempe estas la plej uzata sistemo por la latinigo de la japana, pli precize por la transskribo de la japanaj skribsistemoj Hiragana kaj Katakana al la latina alfabeto.

Japanaj skribsistemoj Japanaj skribsistemoj

Kanji

Kanao

baziĝas sur

Rōmaji

Enhavo

[redakti] Historio

La sistemo Hepburn de latinigo (ヘボン式, Hebon-shiki; plennome: ヘボン式ローマ字 Hebon-shiki Rōmaji [hebonŝiki rōmaĵi]) estas nomita laŭ la usona misiisto kaj lingvoesploristo James Curtis Hepburn, kiu en 1867 eldonis la unuan Japanan-Anglan vortaron 和英語林集成 Waei-Gorinshūsei (la unua vortaro kun rōmaji estis la japana-portugala vortaro 日葡辞書 "Nippo Jisho" eldonita en 1603). En la unua eldono de la Waei-Gorinshūsei sinjoro Hepburn ankoraŭ uzis dzu anstataŭ zu, uye anstataŭ ue, kio anstataŭ kyo ktp. - la originala rōmaji de Hepburn ankoraŭ ne estis Hepburn-shiki Rōmaji.

En 1885 la japana registaro komisiis la latinigon de la japana al grupo de japanaj kaj fremdlandaj sciencistoj, kaj Hepburn estis unu el tiuj. En 1886 Hepburn uzis la sistemon proponitan de la komisiono en la 3-a eldono de la Waei Gorin Shūsei (改正増補和英英和語林集成 Kaisei Zōho Waei-Eiwa Gorin Shūsei - reviziita kaj pliampleksigita japana-angla kaj angla-japana grandvortaro), kaj la komisiona sistemo poste ricevis sian nunan nomon kiel "sistemo de la vortaro eldonita de Hepburn": la Hepburn-Sistemo. La nomo de la komisiono estis 羅馬字会 Rōmajikai [aŭ: Rômazikwai] - "Societo por la Latinigo de la Japana alfabeto" [1] kaj ĝia propono de 1885 nomiĝis: 羅馬字にて日本語の書き方 rōmaji nite nihongo no kakikata (maniero skribi la japanan latinskribe).

La sistemon Hepburn oni poste kelkfoje iomete ŝanĝis, sed la ŝanĝoj koncernas nur kelkajn esceptojn: en la originala sistemo la partikoloj へ he kaj を wo estis skribataj ye kaj wo (nune: e kaj o), kaj en certaj vortoj la silaboj ka kaj ga skribiĝis ankoraŭ kiel kwa kaj gwa, ekz. 火事 kwaji. Tiu sistemo nomiĝas 標準ヘボン式ローマ字 Hyōjun-Hebon-shiki Rōmaji [hjōĵun hebon-ŝiki rōmaĵi] "Norma Hepburn-sistemo".

En 1954 aperis la 3-a eldono de la "Kenkyusha's New Japanese-English Dictionary" uzanta novan version de la Hepburn-sistemo, en kiu la silabfina ん n estas ĉiam skribita kiel n, neniam kiel m (ekz. kanpai). Tiu nova sistemo nomiĝas 修正ヘボン式ローマ字 Shūsei Hebon-shiki Rōmaji [ŝūsei hebon-ŝiki rōmaĵi] "Reviziita Hepburn-sistemo", kaj estas nun la plej uzata sistemo en modernaj vortaroj.

Malgraŭ la intenco de la japana registaro, kiu preferas la japanan Kunrei-sistemon, post 1960 la uzo de la angla-orientiĝa Hepburn-sistemo disvastiĝis en Japanio; ankaŭ eksterlande la uzo de la portugala, nederlanda, germana, kaj franca transskribsistemoj anstataŭiĝis per la "angleca" Hepburn-sistemo, kiu mondvaste estas nun la plej uzata sistemo por la transskribado de la japana.

[redakti] Leĝa statuso

Hepburn baziĝas sur la angla fonologio, ne la japana, kaj longe alfrontis kontraŭon en Japanio. Interalie, 21-a de septembro 1937, la 3-a kabineta ordono deklaris anstataŭan sistemon nune ĝenerale konatan kiel Kunrei - la japana oficiala latiniga sistemo. Tamen tio estis renversita de la Plejsupra komandanto de aliancaj potencoj dum Okupado de Japanio. La 1-a kabineta anonco redeklaris sistemon Kunrei en 1954 kun rimarkigoj.

En 1972, reviziita versio de Hepburn iĝis kodigita kiel ANSI-normo Z39.11-1972. Ĝi estis proponita en 1989 kiel ISO 3602, tamen estis rifuzita favore al Kunrei. La Z39. La normo de 11-1972 estis aboliciita la 6-an de oktobro 1994.

Malgraŭ ke Hepburn estas ne registara normo, iuj registaraj organizoj provizas normojn. Ekzemple, la Ministrejo de eksterlandaj aferoj postulas la uzon de Hepburn por pasportoj, kaj la Ministrejo de lando, substrukturo kaj transporto postulas la uzon de Hepburn por transportaj indikoj, inklude vojosignojn kaj signojn de fervojaj stacioj.

En multaj aliaj kampoj en kiuj mankas de jure-stato, Hepburn restas kiel la de facto-normo. Indikoj kaj anoncoj en urbaj oficejoj kaj policostacioj, ĉe sanktejoj, temploj kaj turistaj allogaĵoj ankaŭ uzas ĝin. Angla-lingvaj gazetoj kaj amaskomunikiloj uzas la simpligitan formon de Hepburn. Urboj kaj prefektujoj uzas ĝin en informiloj por anglalingvaj parolantoj kaj vizitantoj, kaj anglalingvaj eldonaĵoj de la japana Ministrejo pri eksterlandaj aferoj uzas simpligitan Hepburn. Oficiala turisma informo eldonata de la registaro uzas ĝin en gvidlibro pri Japanio.

Multaj studentoj lernantaj la japanan kiel fremdan lingvon uzas la Hepburn-sistemon.

[redakti] Normaj variantoj de la Transskribo Hepburn

Stacisigno de Banshū-Akō-Stacio (JR Okcidenta Japanio). Por fervojoj oni uzas "Hepburn por fervojaj indikiloj"
Stacisigno de Shijo-Stacio (Kiota urba transporta oficejo). Iuj fervojo-kompanioj uzas proprajn sistemojn por indikiloj. Ĝi estus Shijō en la Reviziita Hepburn
Por vojoindikiloj oni uzas simpligitan Hepburn-skribon nomatan "Hepburn por vojoindikiloj". En la Reviziita Hepburn oni skribus Tokorozawa-kaidō kaj Shin'ōme-kaidō. La vojoindikiloj estas ĉe Kitahara-vojkruco en Niŝi-Tokio en Tokio

Tri normaj variantoj de Hepburn ekzistas.

En Japanio, tri normoj efikas.

[redakti] Trajtoj de Hepburn

La ĉefa trajto de Hepburn estas tio ke ĝia literumo baziĝas sur angla fonologio. Pli teknike, kiam japana silabaro enhavas "malstabilan" konsonanton por la moderna parolata lingvo, la ortografio ŝanĝiĝas je io, kio laŭ la angla prononcmaniero pli ĝuste trafas la veran japanan sonon: ekzemple し estas skribata kiel shi sed ne *si.

Iuj lingvistoj kontraŭas al Hepburn, ĉar ĝia prononco-bazita literumado povas malklarigi la sisteman originon de japana fonetika strukturo, fleksioj kaj konjugacioj. Subtenantoj argumentas ke Hepburn ne celas esti lingvistika ilo.

[redakti] Partikulo

[redakti] Longaj vokaloj

En Tradicia kaj revizita Hepburn

En modifita Hepburn:

[redakti] Silabfina n

En tradicia Hepburn:

En Reviziita Hepburn:

En Modifita Hepburn:

[redakti] Duoblaj konsonantoj

[redakti] Variaĵoj

Jen estas variaĵoj de la Hepburn-sistemo en la indikado de la longaj vokaloj ō kaj ū.

[redakti] Tabelo de Hepburn-Transskribo

[redakti] Por Hiragana

a i u e o (ya) (yu) (yo)
ka ki ku ke ko きゃ kya きゅ kyu きょ kyo
sa shi su se so しゃ sha しゅ shu しょ sho
ta chi tsu te to ちゃ cha ちゅ chu ちょ cho
na ni nu ne no にゃ nya にゅ nyu にょ nyo
ha hi fu he ho ひゃ hya ひゅ hyu ひょ hyo
ma mi mu me mo みゃ mya みゅ myu みょ myo
ya yu yo
ra ri ru re ro りゃ rya りゅ ryu りょ ryo
わ wa ゐ wi ゑ we を wo
n
ga gi gu ge go ぎゃ gya ぎゅ gyu ぎょ gyo
za ji zu ze zo じゃ ja じゅ ju じょ jo
da (ji) (zu) de do ぢゃ (ja) ぢゅ (ju) ぢょ (jo)
ba bi bu be bo びゃ bya びゅ byu びょ byo
pa pi pu pe po ぴゃ pya ぴゅ pyu ぴょ pyo

Ruĝaj literoj estas arkaiĝintaj en moderna Japana lingvo.

[redakti] Por norma Katakana

ア a イ i ウ u エ e オ o ヤ ya ユ yu ヨ yo
カ ka キ ki ク ku ケ ke コ ko キャ kya キュ kyu キョ kyo
サ sa シ shi ス su セ se ソ so シャ sha シュ shu ショ sho
タ ta チ chi ツ tsu テ te ト to チャ cha チュ chu チョ cho
ナ na ニ ni ヌ nu ネ ne ノ no ニャ nya ニュ nyu ニョ nyo
ハ ha ヒ hi フ fu ヘ he ホ ho ヒャ hya ヒュ hyu ヒョ hyo
マ ma ミ mi ム mu メ me モ mo ミャ mya ミュ myu ミョ myo
ラ ra リ ri ル ru レ re ロ ro リャ rya リュ ryu リョ ryo
ワ wa ヰ wi ヱ we ヲ wo
ン n
ガ ga ギ gi グ gu ゲ ge ゴ go ギャ gya ギュ gyu ギョ gyo
ザ za ジ ji ズ zu ゼ ze ゾ zo ジャ ja ジュ ju ジョ jo
ダ da ヂ (ji) ヅ (zu) デ de ド do ヂャ (ja) ヂュ (ju) ヂョ (jo)
バ ba ビ bi ブ bu ベ be ボ bo ビャ bya ビュ byu ビョ byo
パ pa ピ pi プ pu ペ pe ポ po ピャ pya ピュ pyu ピョ pyo

Ruĝaj literoj estas arkaiĝintaj en la moderna Japana lingvo.

[redakti] Por etendita Katakana

Tiuj estas ĉefe uzataj por prezenti la sonojn en vortoj de aliaj lingvoj. La plejparto el tiuj estas ne formale normigitaj kaj iuj estas tre malofte uzataj.

イェ ye
ウィ wi ウェ we ウォ wo
ヷ va ヸ vi ヹ ve ヺ vo
ヴァ va ヴィ vi ヴ vu ヴェ ve ヴォ vo
シェ she
ジェ je
チェ che
ティ ti トゥ tu
テュ tyu
ディ di ドゥ du
デュ dyu
ツァ tsa ツェ tse ツォ tso
ファ fa フィ fi フェ fe フォ fo
フュ fyu

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. http://www.roomazi.org/
  2. http://homepage1.nifty.com/tabi-mo/font_kitei2.htm#10
  3. http://www.pref.iwate.jp/~hp0312/ryoken/sikoukisoku.htm
  4. http://www.seikatubunka.metro.tokyo.jp/hebon
  5. http://www.mlit.go.jp/road/sign/data/chap7.pdf>
  6. 道路標識設置基準・同解説 日本道路協会, Maruzen, 1987, ISBN 978-4-88950-107-0
  7. http://www.kictec.co.jp/inpaku/iken%20keikai/syasin/hebon/romaji.htm
  8. http://www.seikatubunka.metro.tokyo.jp/hebon/

[redakti] Eksteraj Ligoj

·  Waeigorinshūsei (Japane)
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de legindaj artikoloj.

Elŝutita el "index.php?wiki=Transskribado_Hepburn"



Makijaż rabaty pokaz 30000 Mystery Shopping projektowanie stron www hulajnogi odchudzanie download msgrfr32.dll
Katalog stron wynajmę mieszkanie kraków szukaj mp3 wrzody żołądka i dwunastnicy Bielizna męska

znane cytaty popularne - Filmy animowane Bajki najlepsze bajki - Sprawd co znacz sny ciekawy sennik - ciekawe frazeologizmy wielki zbir -
Projektowanie stron Wrocław | Projektowanie stron Wrocław | swiat zycia | sala konferencyjna Wielkopolska | tylko u nas elegancka biżuteria artystyczna dla każdej Pani | hale magazynowe | biura Łódź | podgrzewacze | Markowe perfumy Prada - Zapraszamy | Markowe Perfumy Dolce&Gabbana - Zapraszamy | dom wieliczka | Tematyka serwisu to kredyty i lokaty. Kredyty - poradnik. | fabryka okien | obuwie dziecięce | kuchnia cukiernice talerze, kuchnia, wyposażenie, dodatki

Blad polaczenia HTTP.
System wymiany linkow nie dziala poprawnie.