La guĝarata lingvo estas lingvo deveninta de la sanskrita. Ĝi estas la oficiala lingvo de la barata ŝtato Guĝarato, kaj de la apudaj teritorioj Damano kaj Diuo kaj Dadro kaj Nagar-Havelio. Ekzistas ĉirkaŭ 46 milionoj da guĝaratlingvanoj en la mondo. Ĝi estis la unua lingvo de Mohandas Karamchand Gandhi kaj de Vallabhbhai Patel.