| Germana lingvo | ||
| Deutsch | ||
| Parolata en | Germanio, Svislando, Aŭstrio kaj 38 aliaj | |
| Denaskaj parolantoj | proksimume 100 milionoj | |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | proksimume 28 milionoj | |
| Skribo | latina | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
Hindeŭropa
|
||
| Oficiala statuso | ||
| Oficiala lingvo en | ||
| Reguligita de | Konferenco de la edukministerioj de la aŭstraj kaj germanaj landoj, svisaj kantonoj, germana komunumo de Belgio, Liechtenstejno kaj Luksemburgio | |
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | de | |
| ISO 639-2 | ||
| Bibliografia | ger | |
| Terminologia | deu | |
| ISO 639-3 | deu | |
| SIL | GER | |
| Vikipedio | ||
La germana (propralingve: deutsche Sprache [dɔɪ̯tʃə ̍ʃpʀaːχə] aŭ Deutsch [dɔɪ̯tʃ]) estas ĝermana lingvo parolata ĉefe en Germanio, Aŭstrio kaj Svisio.
Hodiaŭ proksimume 100 000 000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble pliaj 28 milionoj kiel duan lingvon (World Almanac 2000). Ĝi estas la oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu el la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio - sume oni nomas tiun teritorion Germanlingvio. En la plej norda provinco de Italio, Provinco Bolzano, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro, kaj ankau en suda Danio ĝi estas oficiala. Historie, ankaŭ estis multaj germanlingvanoj en grandaj partoj de la hodiaŭa ŝtatoj Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio, Ĉeĥio kaj Slovakio, Hungario, Rumanio (aparte en Transsilvanio), Ukrainio, Belarusio kaj Rusio (krom en Orienta Prusio aparte laŭlonge de la rivero Volgo) - kaj post perfortaj translokiĝoj ene de Sovetunio dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la 20-a jarcento ankaŭ en Kazaĥio - sed post 1945 kaj post 1990 la plej multaj germanlingvanoj, parte devigite, parte propravole, forloĝiĝis de tie. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj, kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kaj ankaŭ en Argentino, Paragvajo kaj Venezuelo, Usono kaj Kanado signifa procentaĵo de la enmigrintoj el Eŭopo kaj iliaj posteuloj estas germanlingvaj - en Usono la lingvo inter alie flegiĝas en iuj tradiciaj religiaj komunumoj, kiuj dum 17-a kaj 18-a jarcentoj estis subpremataj en Eŭropo. Krome ankaŭ en Sud-Afriko kaj Namibio estas signifa nombro de germanlingvanoj.
Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la altgermana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germanparolanto aŭ parolas aŭ povas paroli ĝin.
La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.
Sintakse, la germana havas vortordon V2.
Enhavo |
La germana uzas la 26 literojn de la latina alfabeto, tri vokaloj surĉapelitaj de umlaŭto: ä, ö kaj ü, kaj unu aparta simbolo ß, eszett (ligaturo de s kaj de z) aŭ akra S, kiu anstataŭas duoblan s, ss en iuj kazoj (ĉefe post vokalo longa aŭ diftongo.
Svislando ne plu uzas la ß ekdela 1930-aj jaroj. Ĝis la 1940-aj jaroj, la germana estis printita per gotikaj literoj (Fraktur) kaj skribita per sütterlin, kiuj estas malsamaj versioj de la latina alfabeto.
La germana ortografio dedukteblas kutime de la prononcado kaj de minimuma scio. Sed pro fortaj regionaj malsamoj rilate al la prononcado tio povas esti malfacila. La ĉefaj malfacilaĵoj de la germana ortografio rilates al:
Por malaltigi parton de la malfacilaĵoj priskribitaj supre reprezentantoj germanaj, svisaj kaŭ aŭstraj konsentis pri reformo de la ortografio. Ĝi validiĝis en 1998 en Germanujo kaj iĝis deviga meze de 2005. Antaŭa reformo okazis en 1901 kaj rilatis interalie al la forigo de la h en Thor kaj la aldono de e por longaj vokaloj , ekzemple kritisirt ➜ kritisiert).
La ĉefaj modifoj estas:
Tiu reformo estas forte kritikata en Germanujo. La lando Schleswig-Holstein voĉdonis la revenon al la tradicia ortografio en 1998 (decido tamen nuligita de la regiona parlamento) kaj iuj gazetoj kaj eldonistoj decidis reveni al la tradicia ortografio.
En la germana, kiel en multaj hindeŭropaj lingvoj, ĉiu substantivo havas genron. Ekzistas tri genroj: virseksa, ina kaj neŭtra. Ĉiuj genroj estas samaj je multenombro.
La germana havas deklinacion. Ekzistas kvar kazoj: nominativo, akuzativo, dativo kaj genitivo. Substantivoj malmulte ŝanĝiĝas laŭ kazo: deklinacio okazas ĉefe ĉe pronomoj kaj adjektivoj. Jen la deklinacio de la difinita artikolo (der, kiu signifas “la”), kaj tiu de nedifinita kazo (ein, “unu”, sed plej ofte ne tradukita Esperanten), laŭ genro kaj kazo.
|
|
| Specimeno | |
|---|---|
| La Patro Nia
Vater Unser im Himmel, |
|
Inter multaj germandevenaj Esperantaj vortoj estas ekzemple :
anstatt - > anstataŭ
bald -> baldaŭ
bedauern -> bedaŭri
danken -> danki
halten -> halti
Jahr -> jaro
Knabe -> knabo
nur
Hund -> hundo
Fräulein -> fraŭlino
Schrank -> ŝranko
ge-
-in-
-n
|
|
|