Germana Esperanto-Asocio estas la landa Esperanto-asocio en Germanio.
Enhavo |
GEA estas registrita asocio kaj asociigas la Esperanto-uzantojn en Germanio. Ĝi eldonas la membrogazeton Esperanto aktuell kaj aranĝas la Germanan Esperanto-Kongreson.
GEA havas landajn ligojn kaj lokajn grupojn, sed la membroj estas centre registrataj kaj pagas kotizon al la centro (la oficejo de GEA). Dum la Germana Esperanto-Kongreso kunsidas la jarĉefkunveno, kiu elektas ĉiun duan jaron estraron kun prezidanto. Prezidanto ekde 2007 estas Rudolf Fischer.
En la kadro de GEA funkcias:
Apud GEA ekzistas diversaj fakaj kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj parte kunlaboras kun sekcioj en Germanio. Aliaj estas tute memstaraj (kiel la laborista Libera Esperanto-Asocio).
Laŭ la prijuĝo de Rainer Kurz, entreprenkonsilisto kaj eksa GEA-prezidanto, "GEA tenas kvazaŭ la monopolon por Esperanto"[1] en Germanio.
GEA ĝis 1934 kaj denove ekde 1955 estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi havas proksimume dek procentojn de la tutmonda aligita membraro de UEA. (Same en Germanio loĝas proksimume dek procentoj de la individua membraro de UEA.)
Germana Esperanto-Junularo estas memstara registrita asocio, sed kunlaboras kun kaj en GEA. GEA konsideras la membrojn de GEJ siajn junularajn membrojn. GEJ-membroj povas aboni la GEA-organon Esperanto aktuell je favoraj kondiĉoj, sed ricevas precipe la GEJ-gazeton Kune.
En 1906 la asocio estis fondita kiel Deutsche Esperantisten-Gesellschaft. La nunan nomon ĝi ricevis pro ŝanĝo de strukturo en 1909: el asocio de individuoj ĝi fariĝis ligo de grupoj.
Pro malpermeso de la tiama germana (nacisocialista) registaro, GEA devis dissolviĝi en 1936. Nur en 1947 GEA povis esti refondita, almenaŭ en la tri okcidentaj partoj de okupata Germanio.
Aparte de GEA estiĝis Esperanto-strukturoj en GDR, kun Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo, ekde 1965. Ekde 1991 la germana neŭtrala Esperanto-movado estas denove unuigita sub la tegmento GEA.
Observante la ĉi-sekvajn membronombrojn oni konstatas certajn nekongruojn. Ekzemple la nombro de Asociaj Membroj ĉe UEA restis inter 1000 kaj 1100 dum kelkaj jaroj ĝis 1999 - por subite fali al nombroj ĉirkaŭ 600 dum la jaroj ekde 2000.
Krome ekzistas certa nekongruo inter la nombroj indikitaj en la revuo de GEA kaj en tiu de UEA.
Malgraŭ la nekongruoj estas verŝajne, ke okazis mezuma ĉiujara falo de la membronombroj de proksimume 2 procentoj jare ĉe la individuaj membroj de UEA en Germanio inter 1996 kaj 2003. La membraro de GEA inter 1994 kaj 2002 laŭ la nombroj falis sume je 20 % (jare ĉ. 2,7 %), poste ĝis 2006 ĝi stagnis.
Laŭ informo en la dissendolisto esper-german "la membronombro de GEA (sen GEJ) kreskis konstante de 1984 ĝis 1993". La posta ŝrumpado revenigis la nombron proksimume al la stato de 1987[2]. El kio eblas konkludi kun la ceteraj informoj, ke inter 1987 kaj 1993 okazis kresko de sume proksimume 20 % (jare ĉ. 3 %) kaj ke en 1987 estis proksimume 1050 membroj.
La membronombroj por GEJ, signitaj per *, estas laŭ la iama membroadministranto Rudolf Fischer "nur la resto de iamaj GEJ-membroj" kaj "historie" "senvaloraj"[3].
| Jaro | GEA | GEJ | GEA +GEJ |
Fonto | Asociaj Membroj (AM, UEA) |
Individuaj Membroj (IM, UEA) |
AM+IM (UEA) |
Fonto |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 1994 | 1325 | 236* | 1561 | [4] | ||||
| 1995 | 1240 | 194* | 1434 | [4] | ||||
| 1996 | 1323 | 167* | 1490 | [4] | 1010 | 651 | 1661 | [5] |
| 1997 | 1291 | 154* | 1445 | [4] | 1021 | 626 | 1647 | [6] |
| 1998 | 1215 | 158* | 1373 | [4] | 1017 | 602 | 1619 | [7] |
| 1999 | 1188 | 121* | 1309 | [4] | 1079 | 587 | 1666 | [8] |
| 2000 | 1150 | 107* | 1257 | [4] | 668 | 572 | 1240 | [9] |
| 2001 | 1171 | 95* | 1266 | [4] | 555 | 644 | 1199 | [10] |
| 2002 | 1063 | 340 | 1403 | [4] | 616 | 535 | 1151 | [11] |
| 2003 | 1078 | 373 | 1451 | [4] | 682 | 549 | 1231 | [12] |
| 2004 | 1054 | 403 | 1457 | [4] | 649 | 558 | 1207 | [13] |
| 2005 | 1083 | 320 | 1403 | [4] | 781 | 568 | 1349 | [14] |
| 2006 | 1064 | 344 | 1408 | [4] | 758 | 546 | 1304 | [15] |
| 2007 | 763 | 514 | 1277 | [16] | ||||
| 2008 | 832 | 534 | 1366 | [17] |
|
||||