| Franca lingvo | ||
| Français | ||
| Parolata en | Francio kaj proksimume 50 aliaj landoj | |
| Denaskaj parolantoj | proksimume 77 milionoj | |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | proksimume 51 milionoj | |
| Skribo | latina | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
| Hindeŭropa | ||
| Oficiala statuso | ||
| Oficiala lingvo en | Francio kaj 24 aliaj landoj | |
| Reguligita de | Académie française | |
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | fr | |
| ISO 639-2 | ||
| Bibliografia | fre | |
| Terminologia | fra | |
| SIL | FRA | |
| Vikipedio | ||
La franca lingvo (langue française, aŭ pli simple français [fʀɑ̃sɛ]) estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Kanado, Alĝerio, Haitio, Belgio, Svislando, Afriko kaj Usono. Ĝi estas oficiala lingvo de UN kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko.
La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el la vulgara latino parolata en Gaŭlio. Oni konsideras ke la malnovfranca lingvo ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).
Laŭ Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj landoj havis pli ol unu milionon da franclingvanoj en 1990:
Notu bone, ke diversaj landoj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la nombro por Usono rilatas nur al tiuj, kiuj parolas france hejme, sed ne al tiuj, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruataj en usonaj lernejoj). Malmulte da landoj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.
Enhavo |
Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis en kelkaj regionoj, ekzemple en Afriko, en Usono (la Akadi-franca lingvo) kaj en Kebekio. Aliaj lingvoj parencaj al la franca estas i.a. la Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), la Valona kaj la Arpitana lingvoj.
Nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la franca lingvo: José-Maria de Heredia, Samuel Beckett, Emile Cioran, Eugène Ionesco, Julien Green, ktp
| Bilabiala | Labiodenta | Labial-palatala | Labial-velara | Alveola | Postalveola | Palatale | Velara | Uvula | |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Plozivo | p b | t d | k g | ||||||
| Nazalo | m | n | ɲ ¹ | ŋ ² | |||||
| Frikativo | f v | s z | ʃ ʒ | ʁ ³ | |||||
| Alproksimiĝo | ɥ 4 | w 4 | l | j 4 |
¹ Ĉe la nuna elparolo, la fonemo /ɲ/ proksimiĝadas al [nj].
² La fonemo /ŋ/ ekestis antaŭ relative mallonga tempo, per la pruntado de angladevenaj vortoj. Ĝi fojfoje estas elparolata /ɲ/.
³ Laŭ la parolanto, [ʁ] povas esti anstataŭigata per [ʀ] aŭ [r]. Tiaj sonoj estas alofonoj.
4 /ɥ/, /w/ kaj /j/ verdire ne estas konsontantoj; ili estas alproksimiĝoj (ankaŭ duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj).
La franca lingvo enhavas tri aŭ kvar nazajn vokalojn, laŭdialekte.
| Antaŭa | Centra | Malantaŭa | |
|---|---|---|---|
| Malvasta | i y | u | |
| Mezmalvasta | e ø | o | |
| ə ¹ | |||
| Mezvasta | ɛ ɛ:² ɛ̃ œ œ̃ ¹ | ɔ ɔ̃ | |
| Vasta | a | ɑ ³ ɑ̃ |
¹ Ĉe la nuna elparolo de iuj regionaj variaĵoj de la franca, /ə/ emas proksimiĝi al /ø/, kaj /œ̃/ emas proksimiĝi al /ɛ̃/.
² La distingo inter /ɛ/ kaj /ɛ:/, kiel en la vortoj mettre (meti) kaj maître (estro) malaperadas en Francio, sed plu ekzistas en Kanado. En Francio, la distingo koncernas la daŭron, sed en Kanado estas eta malsamo de eco.
³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.
La franca lingvo havas du generojn kaj du numerojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.
En la franca lingvo estas konjugacioj. La verboj varias laŭ la gramatika persono, la modalo kaj la tempo. Estas tri grupoj de verboj (kaj du helpverboj).
Ekzemple : verboj konjugaciataj en la indikativo de la prezenco.
|
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
La franca lingvo uzata en Francio kaj la franca lingvo uzata en Valonio, la subŝtato sude en Belgio, havas diversajn ortografiojn. Kelkaj frapaj diferencoj:
[redakti] Francdevenaj Esperantaj vortojMultaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun aldonita -o-finaĵo. Ekzemploj : absorbi, adopti, brodi, diri, dormi, fini, honori, lavi, profiti, agresi, akomodi, asimili, ataki, deziri, doni, esperi, froti, grati, izoli, krii, lui, metodo, piki, proklami, rafini, regali, revi, debuti, disputi, refuti, repudii, aplaŭdi, brili, cedi, cirkuli, defendi, degeli, disocii, ekspedi, fenestro, improvizi, inventi, inspekti, instrui, kelkaj, kelkfoje, komerci, kongreso, kondamni, komenci, konsterni, liveri, manĝi, marĉandi, naŭzi, neĝo, neglekti, parolo, percepti, pesi, pluvi, protekti, respondi, rigardi, rikolti, traduki, vendi. Tamen, multaj en tiuj vortoj ankaŭ ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj. [redakti] LangrompiloFama franca langrompilo estas la frazo Le riz tenta le rat ; le rat tenté tâta le riz tentant. [redakti] Bildaro[redakti] Vidu ankaŭ[redakti] Eksteraj ligiloj
|