La flago de Katalunio, en formato 2:3

La Senjera, nacilingve Senyera (katalune) respektive Señera (kastilie), estas flago, kiu konsistas el kvar horizontalaj strioj sur teorie ora (fakte flava) fono. Ĝi estas la flago de la aŭtonoma regiono Katalunio en la nordoriento de Hispanio (kaj el kultura vidpunkto ankoraŭ de iom pli eta teritorio en sudokcidenta Francio, iom norde de la hispana regiono Katalunio). En la kataluna lingvo la vorto senyera estas kaj ĝenerala vorto por flago, kaj specife celas tiun-ĉi nacian flagon.

Laŭ la legendoj la Senjera devus esti unu de la plej malnovaj flagoj de la mondo - fonto el la 14-a jarcento asertas, ke ĝi devenas el la 9-a jarcento. Plej verŝajnas tamen, ke ĝi devenas de neoficialaj blazonoj el la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Origine la kombino de ruĝaj strioj sur flava/ora fono aperis sur la blazono de la grafejo Barcelono, kie tamen la strioj estas vertikalaj, dum en la flago de Katalunio ja horizontalaj. Legendo raportas, ke la grafo Guifré el Pilós (Vilfredo la 1-a) de Barcelono vundiĝis dum batalo, kaj la franka reĝo Karolo la Kalva (Karolo la 2-a) metis siajn fingrojn krom la polekso en la vundon kaj per ili pentris ruĝajn striojn sur la oran ŝildon de Guifré (Vilfredo).

Komence familia blazono, la Senjera baldaŭ estis la flago por ĉiuj regionoj regataj de la grafoj kaj pli poste por ĉiuj teritorioj de la mezepoka regno Aragono. Nuntempe multaj flagoj kaj blazonoj de teritorioj kaj regnoj pasintece ligitaj al la regno Aragonio baziĝas sur la Senjera: krom la flago de Katalunio temas ekzemple pri la moderna provinco Aragono, la Balearaj insuloj, la regiono Valencio kaj la ŝtateto Andoro, sed ankoraŭ pliaj provincoj, regionoj, urboj kaj komunumoj uzas ĝin.

[redakti] Variaĵoj

Jen iuj el la multaj variaĵoj de la Senjera:

Elŝutita el "index.php?wiki=Senjera"



Ogłoszenia drobne SAMSUNG prezent dla gry online drzwi zewnętrzne Drukarki Mufy praca Lublin
wczasy nad morzem jastrzębia góra szczawnica pensjonaty kino domowe Litera k brojler

Sprawd co znacz sny ciekawy sennik - Filmy animowane Bajki najlepsze bajki - ciekawe frazeologizmy wielki zbir - znane cytaty popularne -
jaworzno | żarówki | optoelektronika | gilotyny | projekt punktu aptecznego | gotowe projekty domów | roboty kuchenne krakow | gliwice gaggia | książki ciekawe | pozycjonowanie i optymalizacja | Multicol - Markizy, Moskitiery , Żaluzje | drukarki | telewizory LCD | webmastering - drupal projektowanie stron | Pobierz Emule
Generatory prądu oraz agregaty prądotwórcze najtaniej u nas
Blad polaczenia HTTP.
System wymiany linkow nie dziala poprawnie.