Arabaj ciferoj

Skribarto > Numeralaroj > Eŭropaj ciferoj


La arabaj ciferoj estas la formo de ciferoj ekde mezepoko prenita en Eŭropo de la ciferoj uzataj de la Araboj (nomataj hindaj ciferoj), kaj post la Eŭropaj koloniismo kaj imperiismo disvastigita al la tuta mondo, iĝanta natura kromsignaro al multaj skriboj, ankaŭ la Esperanta.

La eŭropa ciferaro estas dekuma sistemo, konsistanta nur el dek ciferoj:

En la deksesuma sistemo aldoniĝas la literoj A B C D E F kiuj utilas kiel ciferoj por montri la postajn valorojn.

Signo Nomo Valoro
0 Nul Nenio
1 Unu Malplureco
2 Du Unu pli ol 1
3 Tri Unu pli ol 2
4 Kvar Unu pli ol 3
5 Kvin Unu pli ol 4
6 Ses Unu pli ol 5
7 Sep Unu pli ol 6
8 Ok Unu pli ol 7
9 Naŭ Unu pli ol 8
Kromaj ciferoj por Deksesuma sistemo
A A Unu pli ol 9
B B Unu pli ol A
C C Unu pli ol B
D D Unu pli ol C
E E Unu pli ol D
F F Unu pli ol E

Oni skribas eŭropajn ciferojn demaldekstre-dekstren. Oni skribas arabajn ciferojn ankaŭ demaldekstre-dekstren samkiel hindajn ciferojn, sed oni skribas la arabajn literojn dedekstre-maldekstren.

Origine ĉi tiuj ciferoj venas el Hindio, kie ili formiĝis inter la 3-a jarcento antaŭ Kristo kaj la 5-a jarcento post Kristo. Ili venis al Eŭropo per la Araboj. (0 1 2 3 4 5 6 7 8 9)

Iliaj modernaj formoj en la plej uzata Hindia skribo : ॰ १ २ ३ ४ ५ ६ ७ ८ ९
Iliaj modernaj formoj en la plej uzata Araba skribo : ٩ ٨ ٧ ٦ ٥ ٤ ٣ ٢ ١ ٠
Modernaj formoj de la eŭropaj ciferoj pro komparo : 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

[redakti] Arabaj ciferoj

Arabaj ciferoj estas, en la strikta senco de la esprimo, la formo de la ciferoj uzataj en la araba lingvo: ٩ ٨ ٧ ٦ ٥ ٤ ٣ ٢ ١ ٠.

Ofte, tamen, oni per arabaj -- aŭ, en esperanto, arabidaj -- ciferoj celas ĉiujn ciferojn uzantajn la decimalan sistemon, senkonsidere de ilia aspekto; do ankaŭ la eŭropajn ciferojn.

Tiu uzo estas iom konfuziga, ĉar tiu cifersistemo originis ne inter araboj sed inter hindoj; la araboj tamen, okaze de la disvastiĝo de islamo, havis kontakton kun Hindio, trovis tie la sistemon kaj peris ĝin al Eŭropo. En suda kaj sudorienta Azio estas uzataj ĝis hodiaŭ aliaj formoj de tiuj ciferoj -- vidu ekzemple Devanāgarī.

[redakti] Vidu ankaŭ

Elŝutita el "index.php?wiki=Arabaj_ciferoj"



wallhack życzenia noworoczne aminokwasy multipower iniwersalne Projekty domów gry journal articles kolorowe soczewki
pozycjonowanie stron zakynthos teksty piosenek ginekolog Złota kolekcja 2+1

Filmy animowane Bajki najlepsze bajki - mieszne filmiki zabawne - Opony zimowe - kalonline hack - Opony - kalonline hacks - pastwo Modawia ciekawostki - kalonline bot - TUTAJ zobaczysz e-book TAK - kalonline cheat
gry dla chłopców | Serwery wirtualne, tani hosting , domeny. Atrakcyjna oferta! | kurs tańca Katowice | Angielski dla dzieci | Katalog Stron Qlweb | hotel spa | sue gry sue | radecki obuwie | perfumy dla dziewczynek | ponczo bolerko | czapka na drutach | rimmel stay matte podkład | isadora kredka do oczu | Hoteller i Nederlandene | Hotell i Italia

pes 2010 | sanitarneseks | Budowanie domów jednorodzinnych | projektowanie wnętrz