|
|
||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio - ĉi-epoke | ||||||||
| Biologia klasado | ||||||||
|
||||||||
|
|
||||||||
|
|
Birdoj (Aves) estas klaso de vertebruloj kun ĉirkaŭ 9 mil specioj. La preciza nombro da specioj, kiuj apartenas al la klaso de birdoj, dependas de sistemo de nomenklaturo. La birdojn pristudas scienco nomata Ornitologio.
La birdo havas du piedojn, du flugilojn (aŭ almenaŭ restaĵojn de flugiloj), korpon kovritan per plumaro, bekon anstataŭ buŝo, kaj siajn idojn la birdo naskas per ovoj.
Plej multaj genroj flugas; nur la plej grandaj (ekzemple la struto) restas grunde kaj kuregas ĉevalrapide. Ekzistas birdoj de diversaj grandecoj -- eĉ tiel malgrandaj kiel insektoj (ekzemple la kolibro). Specoj de birdoj povas esti herbovoruloj, insektovoruloj, aŭ karnovoruloj. Ili evoluis el dinosaŭroj, kaj en pratempo ekzistis specioj pli grandaj ol la nuna elefanto.
Multaj birdoj estas bredataj pro ovoj, viando aŭ kiel ornamaĵoj kaj amikoj.
Ĉiuj organoj de birdoj montras perfektan adaptiĝon al ilia vivmaniero. El ĉiuj organoj de birdoj la plej gravan rolon en la adaptiĝo ludas la sensorganoj. La birdoj ricevas ĉiujn informojn pri la ĉirkaŭanta medio helpe de iliaj sensorganoj. La birdoj devas kongrui al siaj viv-cirkonstancoj. Tute aliaj organoj funkcias ĉe la tage aktivaj birdoj ol ĉe la noktaj aŭ de la akvobirdoj kaj stepaj birdoj. La vivmaniero kaj evoluinteco de sensorganoj reciproke dependas unu de la alia. Temas pri tre efikaj sentumoj.
Vidu ankaŭ:
Jen la Ordoj kaj Familioj de la birdo:
Lamarko konsideris la birdojn kiel dektria klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (senvertebruloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la birdojn kiel la unua grupo kun kompleta spirado per pulmoj, kaj ĉefe kun varma sango, malkiel la proksima grupo de reptilioj. Krome la birdoj havus plumojn anstataŭ haroj, kiel ĉe mamuloj, kaj flugiloj kiel antaŭaj membroj.[1]
Ekzistas pluraj proverboj pri birdo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2], inter ili:
|
« Birdo kantas laŭ sia beko. »
|
|
« Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago. »
|
|
« Tute libera, kiel birdo aera. »
|
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |
|
||||||||||||||||||