- 15-a de marto
- 14-a de marto
- 13-a de marto
- Panikon en Kartvelio kaŭzis televida programero de la loka kanalo „Imedi“, kiu imitis informojn pri invado de rusia armeo. Malgraŭ ke komence de la programero estis averto, ke temas pri imito, la novaĵoj estis amase miskomprenitaj. Opozicia politikistino Nino Burĝanadze, akuzita pri „perfido“ dum la imagata invado, promesas juĝprocezi kontraŭ „Imedi“.
- En la pakistana urbo Saidu Sharif eksplodigis sin kamikazo. Pereis almenaŭ 10 homoj kaj 37 estis vunditaj.
- 12-a de marto
- Mortas en Valadolido la romanisto Miguel Delibes, unu el la plej prestiĝaj kastiliaj verkistoj.
- Rezulte de breĉiĝo de la akvobaro de la akvorezervejo Kizil-Agaŝ (Almata provinco, Kazaĥio) pereis almenaŭ 20 kaj estis translokigitaj centoj da homoj. La inundo forlavis almenaŭ 60 domojn.
- En la pakistana urbo Lahore du kamikazoj eksplodigis sin apud armeaj eskortoj. 40 homoj pereis, pli ol 80 estis vunditaj.
|