Mondkomerca Centro

La Mondkomerca Centro (anglalingve World Trade Center [ŭorld trejd senter]) estis sepopo da konstruaĵoj en Novjorko.

Ĝemelturoj - Konstruaĵoj 417-metraj, 110-etaĝaj kiuj staris sur la insulo Manhatano, Novjorko, Usono inter 1972 kaj 2001. Je sia konstruo, ili estis la plej altaj en la mondo. Tamen en 1974, en Ĉikago la Sears-Turo superis la ĝemelturojn. La turoj estis nur du konstruaĵoj de la 7-konstruaĵa Mondkomerca Centro, tamen oni ofte nomas la ĝemelturojn mem Mondkomerca Centro. Ili estis uzataj por komerco. Multaj grandaj financaj firmaoj havis oficejojn tie.

En 1993 la turojn atakis teroristoj, kiuj eksplodigis bombon en la subtera aŭtoparkejo.

Je la 11-a de septembro 2001, la turoj estis denove atakitaj per teroristoj, kiuj kaperis du aviadilojn el Bostono kaj intence trafis la du plej altajn turojn. El tiuj la Suda Turo kolapsis je la horo 9.59 matene, la Norda Turo kolapsis je la horo 10.28 matene (loka tempo). Krome je la horo 5.20 posttagmeze kolapsis la 174 metrojn alta konstruaĵo n-ro 7 de la Mondkomerca Centro; tiun turon ne trafis aviadilo.

Pri la falokaŭzo de la tri turoj ekzistas pluraj teorioj. Laŭ la oficiala versio ekstreme varmegaj fajroj moligis la ŝtalajn apogilojn de la du plej grandaj turoj kaj ili, post unu ĝis du horoj da brulado, kolapsis; la falon de turo n-ro 7, sep horojn post la unuaj du turoj, oni klarigas per plia fajro. Almenaŭ 2602 homoj mortis tiutage, plejparte oficejaj laboristoj kaj fajro-brigadistoj.

Je 2002 la planado por la loko daŭris, tamen estas konfesite ĉie ke oni ne rekonstruos la ĝemelturojn.

En 2004 estis metita la fondoŝtono por nova konstruaĵo nomota Turo de Libero (angle Freedom Tower), kiu estu denove la plej alta en la mondo. Ĝi altu 541,32 metrojn; tio estas 1776 futoj; la mezuro memorigu pri la jaro 1776 de la Usona Revolucio. La centra konstruaĵo altu 335 metrojn kaj havu helikecan formon; sur ĝi estos ŝtaltraba konstruaĵo kun ventocentralo, kiu produktu parton de la elektro bezonata. Sur tiu centralo leviĝos tureto, kiu atingos la menciitan alton.

Mastro de la konstruaĵo estas Larry Silverstein. Li estis luprenanto de la Ĝemelturoj.

[redakti] Aliaj projektoj

Elŝutita el "index.php?wiki=World_Trade_Center"



senniczek zlecę serwis Anonse towarzyskie tworzenie www wrocław bbc-micro kredyty Białystok katalog stron tłumaczenia angielski
Magellanic Cloud GRY ONLINE dermalife Prezenty konsolidacyjny-kredyt.info

Opony zimowe - Opisy, informacje, recenzje filmw polecane filmy - Filmy animowane, bajki polecane - Kino Filmy Recenzje filmw - Komrki Telefony komrkowe Informacje gsm - Opony - Sprawd co znacz sny ciekawy sennik - Poezja Wiersze Autorzy -
Regionalne | Kredyty Gotówkowe | Najepsza wypożyczalnia samochodów w mieście! | calvin klein | zarządzanie projektami | buzzer | Tanie bilety lotnicze Bilety lotnicze Dortmund Tanie loty | Tanie bilety lotnicze Bilety lotnicze Frankfurt Tanie loty online | Tanie bilety lotnicze Bilety lotnicze Nowy Jork Tanie loty online | Tanie bilety lotnicze Bilety lotnicze Atlanta Tanie loty online | Rezerwuj tanie loty Bilety lotnicze Barcelona Bilety lotnicze online | Rezerwuj tanie loty Bilety lotnicze Buenos Aires Bilety lotnicze online | Pogorzelica i ośrodek Pogorzelica przyjedź do Pogorzelicy | Dobry podkład do cery | Dobry korektor do cery
Fahrenheit | catering myszków
alveo | adresy | machines | pes 2010 | Warszawa